Perros-Guirec (Perroz-Gireg en la bretona lingvo), en esperanto Perosgireko[1], estas municipo, la ĉefurbo de kantono de la departemento "Côtes-d'Armor" [kot darmor] (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh), de Francio. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 7 175 loĝantoj sur areo de 14,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 507 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion kaj al la kantono Perros-Guirec / Perroz-Gireg. La teritorio havas komunan limon kun Trégastel, Louannec, Pleumeur-Bodou kaj Saint-Quay-Perros.
La franca vorto por la municipanoj estas "Perrosiens".
La urbo havas du emblemojn:
- la fraterkulo, eta mara birdo kun kolorita beko, kies pli granda kolonio en Francio troviĝas sur la Sep Insuloj
- la floro hortensio, kiu multas en la urbo kaj en la unuopulaj ĝardenoj
- ↑ Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn, arkivigite laŭ stato de oktobro 2015 (2011), p243 (esperante)