Peruo (hispane Perú [peˈɾu]; keĉue Piruw [pɪɾʊw];[3] ajmare Piruw [pɪɾʊw]), oficiale la Respubliko de Peruo (hispane República del Perú), estas lando en okcidenta Sud-Ameriko. Ĝi estas ĉirkaŭata norde de Ekvadoro kaj Kolombio, oriente de Brazilo kaj Bolivio, sude de Ĉilio, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Peruo estas megadiversa lando kun vivejoj kiuj varias de la sekaj ebenaĵoj de la pacifika marborda regiono en la okcidento, al la pintoj de la montaro Andoj etendantaj de la nordo al la sudoriento de la lando, al la tropika pluvarbaro de la Amazona Baseno en la oriento kun la rivero Amazono.[4] Peruo havas loĝantaron de 33 milionoj kaj ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Limo, kun pli ol 8 milionoj da loĝantoj. Kun 1.28 miliono km2, Peruo estas la 19a plej granda lando en la mondo kaj la tria plej granda en Sud-Ameriko.
Perua teritorio estis hejmo de kelkaj antikvaj kulturoj. Ĝi estas la loko de la civilizacio Norte Chico komenciĝante en 3500 A.K.E., la plej malnova civilizacio en Ameriko kaj unu el la kvin luliloj de civilizacio, kaj ankaŭ de la Inkaa Imperio, la plej granda ŝtato en la antaŭkolumba Ameriko. La teritorio nun inkluzivanta Peruon havas unu el la plej longaj historioj de civilizacio de iu ajn lando, kun heredaĵo reen al la 10a jarmilo A.K.E.
La hispana imperio konkeris la regionon en la 1500aj jaroj kaj establis vicreĝujon kiu ampleksis la plejparton de ĝiaj sudamerikaj teritorioj, kun ĉefurbo en Limo. Alta eduko komenciĝis en Ameriko kun la oficiala establo de la Nacia Universitato de San Marcos en Limo en 1551. Peruo formale proklamis sendependecon en 1821 kaj post la eksterlandaj militaj kampanjoj de José de San Martín kaj Simón Bolívar, kaj la decida batalo de Ayacucho, Peruo finis sian sendependiĝon en 1824. En la sekvantaj jaroj, la lando ĝuis relativan ekonomian kaj politikan stabilecon, kiu finiĝis mallongtempe antaŭ la Milito de Pacifiko (1879–1884) kun Ĉilio. Dum la 1900aj jaroj, Peruo suferis militajn teritoriajn disputojn, puĉojn, socian agitadon, kaj internajn konfliktojn, kaj ankaŭ tempoj de stabileco kaj ekonomia pliboniĝo. En la 1990aj jaroj, la lando efektivigis novliberalisman ekonomian modelon kiu daŭras ĝis hodiaŭ. Ekde tiu tempo, Peruo spertis konstantan ekonomian kreskon kaj malpliiĝon de malegaleco.
La suverena ŝtato de Peruo estas reprezenta demokrata respubliko, baze de la konstitucio de 1993, kaj dividita je 25 regionoj. Peruo havas altan nivelon de homa disvolviĝo[5] kun supra meza enspeza nivelo[6] kun rango de 82-a laŭ la indico de homa disvolviĝo[7] Ĝi estas unu el plej prosperaj ekonomioj de la regiono kun mezuma kreskindico de 5.9%[8] kaj ĝi havas unu el la plej rapidaj industriaj kreskindicoj de la mondo je mezumo de 9.6%.[9] Ĝiaj ĉefaj ekonomiaj agadoj inkluzivas minindustrio, muntado, agrikulturon, kaj fiŝkaptadon, kune kun aliaj kreskantaj sektoroj kiel telekomunikado kaj biotehkniko.[10] La landa estas parto de la Pacifikaj Pumoj, politika kaj ekonomia grupo de landoj laŭ la Pacifika marbordo de latinameriko kiu kunhavas komunajn tendencojn de pozitiva kresko, stabilajn makroekonomiajn fundamentojn, plibonigitan administradon, kaj malfermon al tutmonda kuniĝo. Peruo havas altan rangon pri socia libereco.[11] Ĝi estas aktiva membro de Azio-Pacifiko Ekonomia Kunlaboro, la Pacifika Alianco, la Trans-Pacifika Partnereco, la Anda Komunumo, kaj la Monda Organizaĵo pri Komerco. Oni konsideras ĝin meza potenco.[12]
La loĝantaro de Peruo inkluzivas mestizojn, indianojn, eŭropanojn, afrikanojn, kaj azianojn. La ĉefa parolata lingvo estas la hispana, kvankam sufiĉe granda nombro da peruanoj parolas keĉuajn lingvojn, la ajmaran, aŭ aliajn indiĝenajn lingvojn. Ĉi tiu miksaĵo de kulturaj tradicioj rezultis en larĝa diverseco de esprimoj en kampoj kiel arto, kuirarto, literaturo, kaj muziko.
La nuevo sol (nova suno) estas ĝia monunuo ekde 1991, anstataŭiginte la intion.