Piedira zono

Germana ŝildo pri komenco de la piedira zono

Piedira zonosenaŭtomobila zonopromena strato estas areo aŭ strato kie oni malpermesis aŭ almenaŭ tre limigis (permeso nur por rubokolektado, varolivero, unua helpo ktp.) trafikon de la aŭtomobiloj. Certagrade ankaŭ bicikloj povas uzi la zonon.

Je la komenco de la 21-an jarcento, pro la kreskanta premo de la movado por libereco piedirantoj kaj de forigo de aŭtoj, preskaŭ ĉiu grava urbo en la mondo havas almenaŭ unu piedirantan straton, kutime en la urbocentro.

Krom la multaj avantaĝoj de la trotuaro, kiuj speguliĝas en la komforto, sekureco kaj trankvilo por piedirantoj, ĉar ili estas pavimita areo, la trotuaro estas ofte uzata por eventoj kiel enurbaj malfermitaj festivaloj kaj ankaŭ por artaj kaj manĝaj foiroj.

La ŝtupara strato en Bielsko-Biała

Konsiderante la bezonojn de transporto, iafoje iu strato estas uzata kiel trotuaro nur parton de la tempo, kaj je la alia parto ĝi estas malfermita al veturila trafiko. Foje la divido estas laŭ la horoj de la tago, dum horoj de trafika kongesto la leĝo permesas la movadon de veturiloj sur la strato, kaj dum la aliaj horoj de la tago la strato estas uzata kiel trotuaro. Alifoje la divido estas laŭ la semajnotagoj: dum labortagoj eblas movi veturilojn surstrate, kaj dum la semajna ripozo ĝi estas uzata kiel trotuaro.


Developed by StudentB