Pierre Bayle | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-a de novembro 1647 en Carla le Comte, Francio |
Morto | 28-a de decembro 1706 en Roterdamo, Nederlando |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Lingvoj | franca • latina |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Jean Bayle (en) |
Okupo | |
Okupo | filozofo literaturkritikisto teologo historiisto ĵurnalisto verkisto profesoro vortaristo |
Verkoj | Dictionnaire Historique et Critique |
Pierre BAYLE (naskiĝis la 18-an de novembro 1647, mortis la 28-an de decembro 1706) estis franca filozofo kaj verkisto. Li naskiĝis en Carla le Comte (nuntempe franca departemento Ariège) kaj mortis en Roterdamo.
Li estis eminenta pioniro de klerismo, li per uzo de streta kaj konsekvenca rezonado, agadis kontraŭ religia dogmatismo, por la disigo de ŝtato kaj eklezio, postulis toleron kontraŭ la ateistoj, kaj pli ĝenerale kontraŭ ĉiuj, kiuj honeste sekvas la konkludojn de sia propra konscienco (li difinis la "rajtojn de la serĉvaganta menso"). Oni tenas lin fondinto de la fontkritika historiskribo.
Lin komence instruis lia patro, kalvinista pastro, sed li enpaŝis poste al la jezuito-internulejo de Toulouse. Post unu monato 1669 li konvertiĝis al la romkatolika kredo. Post 17 monatoj li rekonvertiĝis al la kalvinismo kaj fuĝis al Ĝenevo, por eviti la eblajn konsekvencojn. Tie li konatiĝis kun la instruoj de René Descartes. Li laboris kelkajn jarojn sub la Bèle kiel hejma instruisto de diversaj parizaj familioj. En la jaro 1675 li estis invitita al la filozofa fakultato de la protestanta Universitato de Sedan. En la jaro 1681 la universitato estis fermita. Bayle trovis novan postenon kiel profesoro pri filozofo kaj historio ĉe École Illustre en Rotterdam. Tie li aperigis post unu jaro la skribaĵon Pensées diverses sur la comète de 1680 (diversaj pensoj pri la kometo) kiel sian kritikon pri la laboro de Louis Maimbourg pri la historio de kalvinismo.
En 1684 aperigis Bayle diversajn literaturajn kritikojn sub la titolo Nouvelles de la république des lettres (novaĵoj pri la respubliko de la literaturo). En 1693 li devis forlasi sian instruan postenon kaj la precipe liberalan vidpunkton pro plurjara disputo kun Pierre Jurieu. Bayle eluzis tiun cirkonstancon por ofere verki sian ĉefverkon Dictionnaire historique et critique (historia kaj ekzamena vortaro). Dum liaj lastaj jaroj vortigis li sennombrajn skribojn kaj replikojn al kritiko de lia vortaro (kiu, la studoj pri entenoj de la tiamaj personaj bibliotekoj tion montras, estis en Francio unu inter la plej legataj libroj dum la 18-a jarcento), kaj korespondis kun kleruloj de la tuta Eŭropo. Lia laborkiomo estis eksterordinara, kaj oni povas diri, ke li mortigis sin per laboro. Li mortis en 1706 en Roterdama ekzilo.