Placo

Piazza del Duomo en Milano
Placo de Sankta Petro en Vatikano
Kapitolplaco de Mikelanĝelo
Piazza des Campo en Siena
Place Etoile en Parizo
Times Square en Novjorko

Placo estas libera spaco, ĉirkaŭita de domoj, en urbovilaĝo.

Placoj estas centroj de publika vivo en urboj kaj tial centra temo en urboplanado.

Ili reprezentas la urbon kaj tial estas ofte tre ornamitaj. Ofte gravaj publikaj konstruaĵoj kiel la urbodomopreĝejoj troviĝas ĉe centraj placoj. La ĉirkaŭaj konstruaĵoj havas ofte belajn montrindajn fasadojn. La placo mem estas ornamita de monumentofontano, la pavimo estas ofte el altvalora materialo.

Laŭ Francisko Azorín placo estas Libera spaco, ĉirkaŭata de domoj en urbo aŭ vilaĝo.[1] Li indikas etimologion el la greka plateia (plataĵo) kaj de tie la latina platea. Kaj li aldonas la terminon placeto.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 166.
  2. Azorín, samloke.

Developed by StudentB