Planko

kahelisto laboranta - metado de ceramikaj kaheloj sur strato.
Planko el mozaiko
Pargeto sur planko.

Planko estas malsupra ena faco de ĉambroveturilo, kiu estas malsupre, tio estas, sur kiu oni iras kaj sur kiu kuŝas kaj staras aĵoj. La malo estas plafono, tio estas la supra parto de ĉambro. Oni ne konfuzu plankon kun grundo (ne konstruita), kio oftas, ĉar en kelkaj lingvoj sama vorto utilas por ambaŭ disigendaj konceptoj.

Laŭ Francisko Azorín planko estas Plataĵo, kiu apartigas unu etaĝon de la alia.[1] Li indikas etimologion el la latina planca, el planus (plataĵo).[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 167.
  2. Azorín, samloke.

Developed by StudentB