Plutarko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Πλούταρχος L. Mestrius Plutarchus | |||||
Naskiĝo | ĉ. 46 en Chaeronea, Achaea, Roma regno | ||||
Morto | ĉ. 100 en Delfo, Grekio | ||||
Etno | grekoj vd | ||||
Lingvoj | latina • antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Timoxena (en) vd | ||||
Infanoj | Ploutarchos the Younger (en) , Lamprias (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | eseisto historiisto verkisto biografo pastro magistrato filozofo vd | ||||
Laborkampo | Filozofio, politika scienco kaj historio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Vivoj paralelaj ❦ Q19740354 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Plutarĥo aŭ Plutarko (naskiĝis en ĉirkaŭ 46, mortis en ĉirkaŭ 100) estis greka aŭtoro kaj biografiisto de la 1-a jarcento. Inter liaj verkoj estas Moralia ("Verkoj pri Moralo") kaj Paralelaj Vivoj, kiu interalie iĝis unu el la ĉefaj fontoj por Ŝekspiro. Ŝekspiro eĉ senŝanĝe uzis tutajn fragmentojn el la tradukoj de la verkoj de Plutarko en siaj teatraĵoj Julio Cezaro, Antonio kaj Kleopatro kaj Coriolanus.
En Paralelaj Vivoj Plutarko komparas la vivojn de famaj grekoj al famaj romianoj. Interalie, li skribis pri la vivoj de Aleksandro la Granda, Cezaro, Cicerono, Demosteno, Kraso, Pompejo, Antonio, Katono la Maljuna, Katono la Juna, Tezeo, Romulo, Solono, Perikleo, Kimono, Likurgo, Nikiaso kaj Alkibiado.
Plutarĥon interesis la vivoj de regnestroj kaj militestroj, precipe la virtoj kaj malvirtoj de ĉiu vivo, kaj la rolo de volo, favoro de la dioj, ŝanco kaj sorto. En Vivoj, Plutarko montras la gravecon de kuraĝo, sinregado kaj virto en la vivo kaj la relative malgravecon de riĉeco kaj rango. Kiel Cicerono, li sekvis Platonon kaj estis kontraŭ-makiavelisma -- spite al la sango kaj perfido, kiujn li ofte priskribis en la Vivoj.
Kvankam Plutarko iafoje vojaĝis al Romo, "la urbo de multaj libroj", li loĝis en (tiam malriĉa) Grekio, en la malgranda urbo de siaj prapatroj, Keroneo (Chaeronea), kie okazis antaŭ jarcentoj la fama batalo de Aleksandro la Granda kontraŭ la grekoj. De sia avo Plutarko sciiĝis pri la mizerigo de Grekio per Antonio.
Plutarko verkis en la greka lingvo kaj, fakte, ne regis la latinan.