Politika filozofio estas la studo fundamentajn demandojn pri ŝtato, registaro, politiko, libero, justeco, proprieto, rajtoj, juro kaj validigo juran kodekson per aŭtoritato: kio ili estas? kial/ĉu ili estas necesaj? kio pravigas registaron? kiujn rajtojn kaj liberojn ĝi devus protekti kaj kial? kiuforma ĝi estu kaj kial? kio estas juro? kiel civitanoj kondutu al pravigata registaro? kaj je kiuj cirkonstancoj ĝi estu prave finita?
La filozofia okupiteco pri ŝtataj aferoj, politiko kaj socio, kaj la interrilatoj inter ĉi tiuj sistemoj jam okazas ekde la komenco de la homa historio. Politika penso estas unu el la plej fruaj kaj plej ĝeneralaj filozofiaj kampoj en la mondo. Filozofoj en ĉiuj epokoj, kaj el la tuta mondo, elpensis teoriojn kaj ideojn rilate al politika penso.Pensuloj en ĉi tiu kampo starigas valor-bazitajn demandojn, kiuj traktas la naturon de la dezirata ŝtato, kaj ekzamenas, kiel la ekzistanta politika realaĵo interkovras kun ilia difino. La demandoj kaj diskutaj areoj, kiujn prezentas pensuloj, devenas de deziro kompreni la tre oftan vivon de homoj en unu medio. Iuj el la aferoj temas pri ĉiutaga vivo, kaj de ili ekestas aldonaj kaj pezaj demandoj, kiuj traktas principajn aferojn, kiel ekzemple: Kial la homo kreis la ŝtaton?
Politika penso traktas tri ĉefajn temojn:
Politika teologio estas parto kaj de politika filozofio kaj de teologio kiu priserĉas la vojojn laŭ kiuj teologiaj konceptoj aŭ pensomanieroj rilatas al politiko, socio, kaj ekonomiko. Kvankam la rilato inter kristanismo kaj politiko estis pristudita ekde jam la epoko de Jesuo mem, politika teologio kiel akademia fako komencis dum la lasta parto de la 20a jarcento, parte kiel reago al la verkaro kaj de Carl Schmitt kaj de la Frankfurta Skolo.
Niccolò Machiavelli kaj Thomas Hobbes estis revoluciuloj en sia sekulara pensado kaj en laika pravigo al la registaro. Tamen ilia pensado ankaŭ estis tre konservativaj, ĉar ili subtenis centran registaron kaj kontraŭis (praktike, kvankam ne principe) liberalismon kaj individuajn rajtojn.