Politika spektro estas grafika prezento de la politika sinteno de homoj, socioj aŭ politikaj movadoj, ĝenerale laŭ la aksoj orientataj de maldekstro al dekstro. Tamen, iuj analizistoj enkondukis aliajn sociajn variablojn: krom la dimensio maldekstro/dekstro povas aldoniĝi emoj al individualismo/kolektivismo, naciismo/internaciismo, religio/ateismo, aŭtoritatismo/anarkiismo, ktp. Tio, kio enkondukas nocion pri plurdimensiaj spektroj[1].