La Pontifex Maximus aŭ pontifex maximus (en Latino, "plej granda pastro"[1][2][3] aŭ Pontifekso maksima) estis la ĉefa alta pastro de la Kolegio de Pontifikoj (Collegium Pontificum) en antikva Romo. Tiu estis la plej grava posteno en la antikva Romia religio, malferma nur al patricioj ĝis 254 a.K., kiam plebano por la unua fojo okupis tiun postenon. Elstara religia posteno dum la komenco de la Romia Respubliko, ĝi laŭgrade iĝis pli kaj pli politikigita, komencante ĉe Aŭgusto Cezaro, ĝi poste iĝis subigita en la Imperian postenon. Ties lasta uzado kun referenco al imperiestroj estas en skribaĵoj de Graciano[4] (regis en 375–383) kiu, tamen, poste decidis nuligi la vortojn "pontifex maximus" el ĝia titolo.[5][6] Kvankam fakte la plej povega posteno de la Roma pastraro, la pontifex maximus estis oficiale rangigita la kvina en la rango de la plej altaj Romiaj pastroj (ordo sacerdotum), post la rex sacrorum kaj la flamines maiores (Flamen Dialis, Flamen Martialis, Flamen Quirinalis).[7]
La vorto "pontifex" poste iĝis termino uzita por kristanaj episkopoj,[8] inklude la episkopon de Romo,[9][10] kaj la titolo "Pontifex Maximus" estis aplikita en la Katolika Eklezio por la Papo kiel ties ĉefa episkopo kaj aperas en konstruaĵoj, monumentoj kaj moneroj de papoj el la Renesanco kaj el modernaj tempoj. La oficiala listo de titoloj de la Papo havigita en la Annuario Pontificio inkludas "Suprema Pontifiko" (en Latino, Summus Pontifex) kiel la kvara titolo, la unua estas "Episkopo de Romo".[11]