Popolismo (de la vorteroj popolo kaj -ismo) origine estas politika doktrino, kiu subtenas la rajtojn kaj la povojn de la komuna popolo dum ĝia lukto kontraŭ la privilegia elito [1]. Simila vorto "populismo" estas ofte uzata por diversaj politikaj direktoj, kiuj havigas al la popolanoj tre simpligitajn, emocie aktivigajn sloganojn kaj agadojn por la solvo de sociaj problemoj.