Porinfana literaturo estas (en la kunteksto de lega kulturo) legaĵo destinita por infanoj, ĉu antaŭlernejaj, al kiuj kutime legas fabelojn kaj rimaĵojn plenkreskaj parencoj, ĉu por lernejanoj, kiuj jam legas mem.
La "tasko" de tia literaturo estas precipe eduka, kvankam la geknaboj mem legas pli por amuziĝi ol por edukiĝi. La legaĵo por infanoj laŭtradicie edukas al braveco, honesteco, verdiremo, sed ankaŭ konatigas kun la vivo. Tamen ankaŭ ekzistas infanlibroj kies sola celo estas amuzi aŭ eĉ - pro modernisma influo - ŝoketi. En la tradicia infanliteratura skolo, fabeloj estas unuaj lernolibroj de historio kaj moralo. El ili la homideto unuafoje ekscias, ke en la pasinteco la homoj vivis alimaniere ol hodiaŭ (ke ekzistis reĝoj kaj regatoj, sed ne aŭtoj, elektra lumo ktp.), kaj ke homoj simile alimaniere vivas en malsamaj kulturoj. La literaturon por infanoj oni povas dividi laŭ la aĝo de la infanoj. En la okcidenta civilizo kutima ordigo estas:
Por plej junaj fabeloj, por ĉirkaŭ 10-jaraj rakontoj pri aliaj infanoj, por pli aĝaj aventuraj romanoj. Ofte aventuraj libroj verkitaj origine por plenkreskuloj, estas nun opiniataj legaĵo por geknaboj (ekzemple Robinson Crusoe, Tri musketistoj). En multaj kazoj estas originalaj herooj pli famaj ol iliaj aŭtoroj (Pinokjo, Winnie-la-Pu).
Pri eldonado de libroj por infanoj kaj junularo zorgas internacia organizo ĉe Unesko IBBY.