Pozitrono[1][2] aŭ pozitono[3] aŭ ankaŭ antielektrono[4] estas la antipartiklo de la elektrono malkovrata pro Carl David Anderson, kun sama maso je 9,11 × 10−31 kilogramo, sama spino ½, sed pozitiva elektra ŝargo je +1,6022 × 10−19 kulombo. La ofta simbolo por la pozitrono estas e+.
La atomsimila kombino de elektrono kaj pozitrono nomiĝas pozitronio.