Premio Turing

Premio Turing
scienca premio
Nomita laŭ Alan Turing
Organizanto Asocio por Komputila Maŝinaro
Lando Usono
Fondita en 1966
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

Premio Turing (angle ACM A.M. Turing Award) estas fondita en 1966 de la Association for Computing Machinery ("Asocio pri Komputila Maŝinaro"), donita ĉiujare al gravaj kontribuantoj de daŭra valoro al komputoscienco. La premio nomiĝas por memorigi la pioniron de komputado, anglan scienciston Alan Turing. Ĝi estas la plej grava premio en la kampo.

Ĝis 13-a de novembro 2014, Intel kaj Guglo kune kontribuadis mondonacon de 250 000 USD. Intel poste ĉesis kontribuadon. Guglo anstataŭe pliigis sian kontribuon ĝis 1 000 000 USD, monsumo proksima al tiu de Nobel-premio[1].

  1. Steve Lohr (2014-11-13). Google to Quadruple Computer Science Prize Winnings to $1 Million (angle). Bits. Alirita 2015-01-09.

Developed by StudentB