Presarto

Resumo de la historio de presarto.
Presmaŝino.

La presarto estas tuto de procedoj por maŝine fari multajn ekzemplerojn de teksto aŭ bildo sur surfacon, plej ofte per inko sur papero. Eblas konsideri ĝin laŭ teknika aŭ arta vidpunktoj. Eblas presi sur granda diverseco de materialoj, kaj tiel necesas uzi diferencajn pressistemojn por la diversaj okazoj. Presadon eblas realigi hejme, artmetie komerce kaj industrie grandskale, kaj ĝi esas esenca parto de la eldonado de libroj kaj de ajna tipo de prespublikaĵoj (gazetoj, broŝuroj, propagandaĵoj ktp.). La novaj teknikoj de tridimensia presado ebligas novajn aplikaĵojn diversfake.

La plej fruaj nepaperaj produktoj pri presado estis cilindrosigeloj kaj objektoj kiel la Ciro-cilindro kaj la Nabonido-cilindroj. La plej konata formo de presado aplikita al papero estis lignobloka presado, kiu aperis en Ĉinio antaŭ 220 n.e. por tolpresado. Tamen, ĝi ne estis aplikita sur papero ĝis la 7-a jarcento.[1] Postaj disvolvigoj en presteknikoj estis la movebla tipo inventita de Bi Ŝeng ĉirkaŭ la jaro 1040 n.e.[2] kaj la presmaŝino inventita de Johannes Gutenberg en la 15-a jarcento. La prestekniko ludis gravan rolon en la disvolvigo de la Renesanco kaj la Scienca Revolucio kaj havigis materialan bazon por la moderna scibazita ekonomio kaj la etendo de lernado al la homamasoj.[3]

Laŭlonge de la historio estis diversaj pres-sistemoj, kelkaj el kiuj, kiel la serigrafio kaj la litografio, estis adaptitaj al la evoluo de la tekniko kaj ankoraŭ estas uzataj, dum aliaj kiel ksilografio, kiuj estis amplekse uzitaj, iom perdis validecon kaj nuntempe estas uzataj nur por la reproduktado de artaĵoj. Ĝis la apero de la cifereca presado ĉiuj metodoj havis kiel komuna karaktero la uzadon de matrico kiun inkenhava frapo transigis sur paperon. La presteknikoj rapide evoluis, kaj aperis novaj procedoj kiuj kontentigis novajn necesojn aŭ respondis al novaj teknikaj ebloj. Elstaris la akvaforto, la litografio, la fotogravuraĵo (kiu aperis evidente post la fotografio), la platpreso aŭ la kavo-gravuro.[4]​ La modernaj teknikoj de la kserografio kaj la inkŝpruciga presilo estas tre ligitaj kun la informadika traktado de datumoj presotaj kiuj estas senditaj rekte al la presmaŝino kaj kiuj estis generinta la aperon de specifa programaro de perkomputila publikigo.

  1. Shelagh Vainker en Anne Farrer (eld), "Caves of the Thousand Buddhas", 1990, British Museum publications, (ISBN 0-7141-1447-2)
  2. Great Chinese Inventions. Minnesota-china.com. Arkivita el la originalo je 3a de Decembro, 2010. Alirita 29a de Julio 29, 2010.
  3. Rees, Fran. Johannes Gutenberg: Inventor of the Printing Press
  4. Lilien, Otto M (1972). 'History of Industrial Gravure Printing up to 1920'. Lund Humphries, London.

Developed by StudentB