|
Oni proponas alinomi la artikolon «Prezidanto (respublikestro)» al «Prezidento». Kialo: tiu sinonima simpla termino ne estas neologismo, ĉar aperas en ĉiuj esperantaj vortaroj. Atentu: la celpaĝo «Prezidento» jam ekzistas. Se ĝi enhavas ion alian ol nur unu version kun alidirektilo al la malnova nomo, tiam nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu.
|
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Prezidanto
|
Ŝtatprezidanto aŭ mallonge prezidanto[1],
sinonime (kaj neambigue) prezidento[2][3], estas ŝtatestro de respubliko.
Laŭ la ŝtata sistemo la prezidanto estas elektata en ĝenerala balotado, de balota komitato aŭ de la leĝofara instanco. Foje ankaŭ en diktaturoj la ŝtatestro estas nomata prezidanto, por propagande ŝajnigi fakte neekzistantan demokratiecon.
En la reĝlando Hispanio oni nomas la ĉefministron "presidente (del gobierno)", t.e. laŭvorte "prezidanto (de la registaro)". Oni atentu ne mistraduki tion per "prezidanto".
- ↑
Prezidanto en PIV:
|
| „ prezidanto
- Tiu, kiu prezidas en kunveno, kunsido: elekti prezidanton por la laborkunsido; prezidanto de la kongreso.
- Tiu, kiu gvidas, kiel ĉefo, la laboradon k administradon de organizaĵo, estraro ks: la prezidantoj de landaj asocioj Z; la prezidanto de UEA, de la Plenum-Komitato de SAT; la prezidanto de grava firmo.
- Respublikestro: la prezidanto de la Germana Federacia Respubliko. ”
|
|
↑
[1] en Reta Vortaro: |
| „ prezidento
- (politiko) Respublikestro, prezidanto de respubliko, ŝtatprezidanto:
- la 15an de decembro en Makedonio enoficiĝis nova prezidento;
- la novajn mondĉampionojn gratulis la prezidento de Litovio Valdas Adamkus kaj lia edzino Alma, oficiala protektanto de la aranĝo;
- li estas verŝajne la sola persono en la mondo, kiu estis prezidento de du diversaj ŝtatoj ― li estis ankaŭ prezidento de Jugoslavio en ties lasta fazo en 1991.
- Rim.: Prezidento estas speciala statuso por prezidanto, same kiel studento por studanto. ”
|
|
↑
Prezidento en PIV: |
| „ prezident/o = prezidanto 3. ” |
|