Primolo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Primula vulgaris
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
multaj; vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Primolo (Primula) estas genro el la primolacoj, kun pli ol 500 specioj[1]. Ili kreskas ĉefe en la norda hemisfero, en la malvarmaj kaj montaraj regionoj. La primoloj estas malrapide kreskantaj, ĝenerale ĉiujaraj (malofte dujaraj), moltigaj plantoj. Plimulto de la specioj altas 25–50 cm, sed ekzistas ankaŭ plantoj kun alteco de 5 cm kaj eĉ 120 cm. Oni kultivas multajn speciojn kiel ornamplantojn pro iliaj belegaj floroj.
La tigo de la primoloj estas mallonga, ofte mankanta. La folioj estas tigetaj, longaj, sveltaj aŭ rondformaj, ofte starantaj en grundfoliaro. Sur la folia dorso, la ĉefa vejno (kaj ofte la alkondukaj vejnetoj) estas ŝveliĝantaj. La floroj estas unuopaj kaj sidas sur longa pedunklo aŭ staras en nedensa umbelo. La kaliko kaj la korolo estas kunkreskintaj, kvinmembra, la korolo estas ruĝa, purpura, rozkolora, blua, blanka aŭ flava.
Vitrodomaj ornamplantoj estas la etaĝa aŭ fea primolo (P. malacoides) kaj la ĉinia primolo (P. sinensis). La printempa primolo (P. veris), radia primolo (P. elatior), sen-tiga aŭ ordinara primolo (P. acaulis sin. P. vulgaris) kaj julia primolo (P. juliae) estas ŝatataj ĝardenaj ornamplantoj.