Procelariedoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Procelariedoj
Kaba petrelo Daption capense
Kaba petrelo Daption capense
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procellariiformes
Familio: Procellariidae
Leach, 1820
Genroj

Macronectes
Fulmarus
Thalassoica
Daption
Pagodroma
Halobaena
Pachyptila
Procellaria
Bulweria
Calonectris
Puffinus
Pseudobulweria
Lugensa
Pterodroma

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La familio Procelariedoj estas grupo de marbirdoj en la ordo Procelarioformaj birdoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn marbirdajn familiojn kiaj la albatrosa Diomedeedoj, la ŝtormopetrela Hidrobatedoj kaj la merĝopetrela aŭ plonĝopetrela Pelekanoidedoj. La familio Procelariedoj estas la ĉefa branĉo de la mezgrandaj “veraj petreloj”, karakteraj per unuiĝintaj naztruoj kun meza apartigilo kaj longa eksterna unua flugilplumo. Tiu familio estas pli ofta en sudaj oceanoj sed ne tiom en norda hemisfero. Ĝi enhavas la grupojn de la fulmaroj, la burdopetreloj, la prionoj kaj la pufinoj.

La Procelariedoj estas la plej nombra familio de tubenozoj, kaj la plej diversa. Ili gamas laŭgrande el la gigantaj petreloj, kiuj estas preskaŭ tiom grandaj kiom la albatrosoj, al la prionoj, kiuj estas tiom malgrandaj kiom la plej grandaj ŝtormo-petreloj. Ili manĝas fiŝojn, kalmarojn kaj krustulojn, kaj multaj manĝas ankaŭ fiŝkaptajn forĵetaĵojn kaj kadavraĵojn. Ĉiuj specioj estas long-distancaj manĝantoj, kaj multaj entreprenas longajn transekvatorajn migradojn. Ili estas koloniaj reproduktuloj, kiuj montras longdaŭran partneran fidelecon kaj lokan filopatrion. Ĉe ĉiuj specioj, ĉiu paro demetas ununuran ovon ĉiun reproduktan sezonon. Ties kovada kaj idozorgada periodoj estas escepte longaj kompare kun aliaj birdospecioj.

Multaj procelariedoj havas reproduktajn populaciojn de kelkaj milionoj da paroj; aliaj nombras malpli ol 200 birdoj. Homoj tradicie ekspluatis kelkajn speciojn de fulmaroj kaj de pufinoj (konataj kiel ŝafobirdoj) por manĝo, oleo, kaj allogaĵo, praktiko kiu pluas laŭ kontrolita maniero ankoraŭ nuntempe. Kelkaj specioj estas minacataj de enmetitaj specioj kiuj atakas kaj plenkreskulojn kaj idojn en la reproduktaj kolonioj kaj de multhokada fiŝkaptado.


Developed by StudentB