Procelarioformaj birdoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Procelarioformaj birdoj
mallongvosta albatroso (Phoebastria albatrus)
mallongvosta albatroso
(Phoebastria albatrus)
Procellaria westlandica
Procellaria westlandica
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procellariiformes
Fürbringer, 1888

Procellariidae
Diomedeidae
Hydrobatidae
Pelecanoididae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Procelarioformaj birdoj estas ordo de marbirdoj kiu enhavas kvar familiojn: nome albatrosoj, petreloj kaj pufinoj, ŝtormopetreloj, kaj plonĝopetreloj. Iam nomitaj Tubinares kaj ankoraŭ nomataj tubenozoj, ili estas ofte menciitaj kolektive kiel petreloj, nome termino kiu estas aplikita al ĉiuj Procelarioformaj,[1] aŭ pli komune al ĉiuj familioj escepte la albatrosoj.[2] Ĉiuj estas tre pelagaj birdoj (ili manĝas en alta maro), kaj havas tutmondan distribuon tra tutmondaj oceanoj, kun plej alta diverseco ĉe Novzelando.

Procelarioformaj estas koloniaj, ĉefe nestumantaj sur malproksimegaj, senpredantaj insuloj. La plej grandaj specioj nestumas surgrunde, dum plej malgrandaj specioj nestumas en naturaj kavaĵoj kaj nestotruoj. Ili montras foran filopatrion, kaj revenas al siaj naskokolonioj por reproduktiĝi kaj eĉ revenas al la sama nestoloko dum multaj jaroj. Procelarioformaj estas monogamaj kaj formas longdaŭrajn parligojn kiuj estas formataj dum kelkaj jaroj kaj povas daŭri dum la tuta vivo de la paro. La ino demetas unusolan ovon por ĉiu nestoklopodo, kaj kutime oni faras unusolan nestoklopodon jare, kvankam la plej grandaj albatrosoj povas nestumi nur unufoje ĉiun duan jaron. Ambaŭ gepatroj partoprenas en la kovado kaj idozorgado. La kovada periodo estas longa kompare kun aliaj birdoj, same kiel la periodo antaŭ elnestiĝo. Post tio ne estas plua patra zorgo.

Procelarioformaj birdoj devenas el la latina vorto procella, kio signifas ŝtormon, pro tio, ke oni supozis, ke apero de albatroso estis anonco de venonta ŝtormo.

Ĉiuj havas siajn naztruojn en unu aŭ du tuboj sur siaj rektaj, striaj bekoj kun hokaj pintoj. La bekoj konsistas je platoj. Ties flugiloj estas longaj kaj mallarĝaj; la piedoj estas retaj kaj la malantaŭa fingro estas ĉu maldisvolviĝinta ĉu neekzistanta. La plumaro estas ĉefe nigra aŭ griza. La surbekaj tuboj utilas por flari aŭ por ekskrecii salon kiam la birdoj trinkas salan akvon.

La specioj kiuj havas plej longajn flugilojn uzas toboganan metodon por malpliigi la flugilbatantan energion. Ĉiuj manĝas fiŝojn, kalmarojn aŭ similajn marpredojn. La plej granda parto ne scipovas piediri surtere kaj multaj specioj vizitas siajn reproduktejajn insulojn nur nokte. La eksceptoj estas la grandaj albatrosoj, kelkaj petreloj, pufinoj kaj la fulmopetrelo.

Estas entute 93 tutmondaj specioj de procelarioformaj en 4 familioj:

Procelarioformaj proksime rilatas al Sfeniskoformaj birdoj (pingvenoj).

Procelarioformaj havis longan rilato kun homoj. Ili estis grava manĝofonto por multaj popoloj, kaj pluestas ĉasataj en kelkaj mondopartoj. La albatrosoj partikulare estis celo de nombraj kulturaj konsideroj. Procelarioformaj estas unu el plej endanĝerita birdotaksonoj, kaj multaj specioj estis minacataj al formorto pro enmetitaj predantoj en siaj reproduktaj kolonioj, marpoluado kaj la danĝero de fiŝkaptada aldona kaptado. Sciencistoj, konservadistoj, fiŝkaptistoj kaj registaroj tutmonde kunlaboras por malpliigi la minacojn kiuj agadas kontraŭ ili, kaj tiuj penoj kondukis al la subskribo de la Traktato pri Konservado de Albatrosoj kaj Petreloj en 2001.

  1. Warham, J. (1996). The Behaviour, Population, Biology and Physiology of the Petrels. London: Academic Press, ISBN 0-12-735415-8
  2. Brooke, 2004.

Developed by StudentB