La profetoj de Islamo (en araba: ِٱلْأَنۢبِيَاءُ فِي ٱلْإِسْلَام, al-ʾAnbiyāʾ fī al-ʾIslām) estas laŭ la islama doktrino individuoj senditaj de Dio al la komunumoj por utili kiel ekzemploj de ideala konduto kaj por disvastigi la mesaĝon de Dio tra la tero kongrue kun islamo. Kelkaj senditoj estas kategoriigitaj kiel mesaĝistoj (en araba: رُسُل, rusul), kiuj transsendas la dian rivelon tra la perado de anĝelo. La islamanoj kredas, ke ekzistis multaj profetoj, inklude multajn kiuj ne estas menciitaj en la Korano. En la Korano oni diras, ke "estas po unu mesaĝisto por ĉiu komunumo."[1] La kredo en la islamaj profetoj estas unu de la ses principoj de la islama kredo.[2][3]
La islamanoj kredas, ke la unua profeto estis la unua homo, nome Adamo laŭ la Biblio, kreita de Alaho, laŭ la islama tradicio. Multaj de la riveloj disvastigitaj de la 48 profetoj de la judismo kaj multaj profetoj de la kristanismo estas menciitaj kiel tiaj en la Korano sed kutime per adaptitaj nomoj. Por ekzemplo, la juda Eliŝa estas Aljasa', Ijob estas Ajĝub, Jesuo estas 'Isa, ktp. La Torao donita al Moseo (Musa) estas nomata Taŭrat, la Psalmaro de Davido (Davud) estas Zabur, kaj la evangelio estas nomata Injil.[4]
La lasta kaj plej grava profeto de islamo estas Mahomedo (Muhammad ibn ʿAbdullāh), kiu laŭ islamanoj estas la "Sigelo de la Profetoj" (Ĥatam an-Nabijĝin), kaj la kulmino de linio de profetoj kiuj venas el Jesuo, Moseo, Abrahamo kaj Adamo. Al Mahomedo estis rivelita la Korano en serio de riveloj (poste verkitaj de liaj kompanoj).[5] La islamanoj kredas, ke la Korano estas la nura parolo de Dio laŭvorte kaj dia, kaj tiel neŝanĝebla kaj protektita de la distordo kaj la korupto,[6] destinita resti en sia vera formo ĝis la Fina Tago.[7]
Kvankam Mahomedo estas konsiderata la lasta profeto, kelkaj islamaj tradicioj agnoskas kaj veneras ankaŭ sanktulojn (kvankam kelkaj modernaj tendencoj kiel la salafismo kaj la ŭahabismo malakceptas la teorion de la sankteco).[8]
Laŭ la islama doktrino, ĉiu el la profetoj de Islamo predikis la samajn bazajn ideojn: la kredo en la unueco de Dio nome Alaho kaj la malakcepto de la idoladorado kaj pekado. Kelkaj islamaj fakuloj distingas, diference de judismo kaj kristanismo, inter mesaĝistoj (apostoloj) de Dio (rasul) kaj ĝeneralaj profetoj (nabio). Kaj nabio kaj rasulo estas, laŭ tiuj islamaj fakuloj, elektita de Dio kiel profeto. Ĉiu venis prediki islamon kaj la finan venon de la sendito de Dio, nome Mahomedo, kaj direktis sian mesaĝon al diferenca popolo. Ambaŭ havas mision inspirita en la rivelo de Alaho, sed, laŭ tiuj islamaj fakuloj, la rasuloj elsendas sian mesaĝon pere de libro; tiel ĉiu rasulo estas nabio, sed ne ĉiu nabio estas rasulo.
La islama tradicio subtenas, ke Dio sendis mesaĝistojn al ĉiu nacio. Nur Mahomedo estis sendita por trapasi la dian mesaĝon al la tuta mondo, la aliuloj direktis sin al ĉiu el la diversaj popoloj aŭ landoj.