Programo Fulbright | |||||
---|---|---|---|---|---|
stipendio registara programo | |||||
Komenco | 1946 vd | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Programo Fulbright (angle Fulbright Program), ankaŭ konata kiel la Fulbright-Hays Programo, estas grava stipendioprogramo (Fulbright Fellowships kaj Fulbright Scholarships) kiu estis fondita fare de senatano J. William Fulbright kaj financita kaj administrita fare de la Usona Departamento de Ŝtato, registaroj de aliaj landoj, kaj privataj interesoj. La programo estis establita por pliigi reciprokan komprenon inter homoj en Usono kaj aliaj landoj per interŝanĝo de homoj, ideoj kaj scio.
Ĝis 2013, pli ol 325,400 studentoj partoprenis la programon (ricevis stipendiojn); 122,800 el Usono kaj 202,600 el pli ol 155 landoj partoprenantaj en la programo [1]. El kiuj 53 Fulbright-akademiuloj ricevis la nobelpremion [2] kaj 82 gajnis la premion Pulitzer [3].