Prostata kancero | |
---|---|
malsano | |
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10) | ||
---|---|---|
C61 | prostata kancero | |
Prostata kancero, kiel esprimas la nomo, estas kancero de la vira glando prostato, kiu situas inter la urin-vezika cerviko kaj la uretro. Prostata kancero estas inter la plej oftaj specoj de kancero inter viroj. El inter la viroj eksuferintaj pri kancero, pli-malpli 10 procentaĵoj mortas pro prostata kancero, kaj do ĝi post pulma kaj kojlorektuma ĉe viroj estas la tri plej ofta mortokaŭzo pro speco de kancero.
La malsano en komenca stadio estas sensimptoma. En progresa stadio povas ekesti malfacilaĵoj dum la urinado, ostodoloroj, perdo de korpopezo kaj anemio. Se oni fiksas la diagnozon nur kiam rimarkeblas simptomoj, ofte la tumoro jam semis metastazojn al aliaj korpopartoj, ĉefe en la lokaj limfaj ganglioj kaj en skeleta ostaro.
Laŭ la nunaj spertoj de moderna medicino, terapio kun ŝanco pri saniĝo eblas nur se la kancera histo ne dissemiĝis ekster la organolimo de la prostato. Pro tio ke simptomoj do ne ĝustatempe avertas pri la malsano, sed nur kiam jam tro malfruas, medicinaj organizaĵoj rekomendas regulajn korpajn ekzamenojn de la prostato ĉe viroj ekde la aĝo de 45 respektive 50 jaroj. La elekto de terapio post trovo de prostata kancero malfacilas kaj orientiĝas laŭ la unuopa kazo. Eblas operacia forpreno de la tuta prostato, terapioj per dono de hormonoj kaj radiado, en individuaj kazoj ankaŭ la dono de kontraŭkanceraj, ĉelvenenigaj medikamentoj. Ankoraŭ en eksperimenta stadio estas trakto nomata "terapia hipertermio" respektive "nanoterapio".
Prostata kancero ankaŭ povas aperi en bestoj, inter ili plej ofte en hundoj.