Prozo (latine prosa, greke πроза) estas resuma nomo de literaturaj verkoj aranĝitaj nek laŭ versmezuro nek laŭ drama formo, t.e. ne nur beletro senversa (normala rakontado), sed ankaŭ tekstoj instruaj, fakaj, retorikaj, dokumentaj, publicistaj, ĵurnalistaj aŭ beletraj, tiuj lastaj estas romanoj, noveloj, rakontoj, eseoj kaj aliaj[1]. Prozo estas verkita en natura lingvo kun uzado de flua sintakso. La difino de prozo estas iusence negativa, kiel tio, kio ne estas poezio. Prozo havas nek ritmon, nek metrikon, nek ripetadon, nek periodecon (rimo) male al poezio (Ducrot kaj Todorov, 1974). Tial ne estas facile analizi la diversajn specojn de prozo. Laŭ la celo de aŭtoro eblas plej facile distingi inter beletra kaj utileca prozoj; beletro esence sekvas artajn celojn similajn al tiuj de poezio, dum utileca prozo emfazas la enhavon de teksto kaj ĝian komunikadkapablon. Komunaĵoj de tiuj du kampoj povas okazi en propagando kaj varbado. Letero estas koncepto kiu povas kliniĝi al unu fako aŭ al la alia: kelkaj verkistoj kaj eĉ ne profesiaj verkistoj (normaluloj) povas iam verki leterojn kun iome literatureca stilo, kvankam sen belarta intenco; alifoje letero povas iĝi nur simple faka teksto kun abosolute nura komunikada intenco: komerca letero, invitletero ktp.
Pro la kontraŭeco de prozo al poezio la adjektivo "proza" akiris la kromsignifon "senpoezia", "ordinara" kaj foje kun negativaj konotacioj kaj eĉ signifoj. En la antikva kaj mezepoka tempoj oni ne diferencigis inter beletra kaj faka stilo, sed ankaŭ nun kelkaj ĝenroj staras sur la dislimo de beletro kaj ĵurnalismo. Spite la humoran konfuzon de Sro. Jourdan en Le Bourgeois gentilhomme de Molière (vidu sube) oni ne konfuzu prozon kun parola lingvo, ĉar tiu ne estas konstruita laŭ racia kaj intenca manipulado. Tiele laŭ kelkaj fakuloj frazoj, kiaj "La libro estas surtable" aŭ "Nun multe pluvas" ne estus prozo, sed nur parola lingvaĵo.
Dum estas kritika polemikaro pri la konstruado de prozo, ties simpleco kaj izole difinita strukturo kondukis al ties adopto por uzado en majoritato de parolita dialogo, fakta diskursaro kaj en kaj pritema kaj fikcia verkado. Ĝi tiele estas komune uzata, por ekzemplo, en literaturo, gazetaro, ĵurnalismo ĝenerale, enciklopedioj, radio, kino, historio, filozofio, juro kaj multaj aliaj formoj de komunikado.