Prusio, aŭ Prusujo,
germanePreußen,
latineBorussia, Prussia [prúsija] aŭ Prutenia,
polePrusy,
ruseПруссия,
litovePrūsija,
estis ŝtato en norda Mezeŭropo, ekzistanta inter 1525 kaj 1947.
Komence Prusio estis duklando de la dinastio de Hohencolernoj, poste reĝlando kaj lando en la Germana Regno. En 1947 la kontrolkonsilantaro de la kvar aliancanoj (kiuj venkis en la Dua Mondmilito) decidis malfondi Prusion kaj disdividi ĝian teritorion. Prusio do hodiaŭ ne plu ekzistas. Restis nur ĝiaj historia kaj kultura heredaĵo.