RNA

Por samtitola artikolo vidu la paĝon RNA (apartigilo).
Tridimensia bildo montrante la terciaran strukturon de transiga RNA.

La ribonukleata acido (RNA) estas tre grava molekulo en biologio, kiu konsistas je longa ĉeno de nukleotidoj, simila al DNA, sed kun gravaj diferencoj pri ilia strukturo kaj funkcio.

DNA enhavas la informon por produkti proteinojn; tamen, laŭ la centra dogmo de molekula biologio, ne eblas konstrui proteinojn rekte el DNA. Do, RNA agas kiel ponto inter DNA kaj proteinoj, pro tio, ke RNA fariĝas transskribante DNA-on, kaj proteinoj fariĝas tradukante RNA-on.

RNA povas esti katalizilo: riboenzimo.[1]

  1. riboenzimo en vortaro.net

Developed by StudentB