Radioondo estas elektromagneta ondo en frekvenca skalo de kelkaj kHz ĝis 3 GHz (tiuj radiofrekvencoj, nomitaj RF, kovras la gamon de malaltaj frekvencoj, ekz. LF-j, al tiuj de la mikroondojn, kiuj respondas al ankoraŭ pli altaj frekvencoj).
Radioondoj povas esti naturaj (ekz. kvazaroj) aŭ teknike produktitaj (radiofonio, radaro). Ili ne estas pruveblaj sen teknikaj helpiloj (detektiloj).
Radioondoj estas kutime uzataj en telekomunikado per modulado de portanta frekvenco per amplitudmodulado (AM) aŭ frekvencmodulado (FM) de transmisiata signalo.