Rano | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
rano sur branĉo
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||||
almenaŭ 240 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Rano[1] (science Rana) estas vertebrara amfibia genro de bestoj de la ordo anuro, kiu vivas parte en akvo, kaj parte sur tero. Ranoj estas proksimaj parencoj de bufoj. Junaj ranidoj havas voston, sed ne krurojn, tamen kiam plenkreska, ĝi estas kvarkrura kaj senvosta. Ekzistas ĉirkaŭ 4.800 specioj (en la ordo de Anura). Ranoj estas troveblaj en ĉiuj kontinentoj krom Antarkto. La plej multaj vivas en aŭ ĉe akvo.