Raphael Lemkin

Raphael Lemkin
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1900 (1900-06-24)
en Biazvodna
Morto 28-an de aŭgusto 1959 (1959-08-28) (59-jaraĝa)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Mortokialo Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Mount Hebron Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj anglapola
Ŝtataneco Rusia Imperio
Pollando
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Jura Fakultato de Lviva Universitato
Universitato de Hajdelbergo
Lviva Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Raphael Lemkin
Okupo
Okupo advokato
akuzisto
pacologo
juristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Raphael LEMKINRafał Lemkin (naskiĝis la 24-a de junio 1900 en Bezwodne, proksime al Wołkowysk, Pollando, hodiaŭ en Belorusio, mortis en Novjorko la 28-an de aŭgusto 1959) - pola juristo juddevena specialiĝanta pri puna juro, aŭtoro de nocio "genocido" kaj de projekto de Konvencio pri Genocido, subskribita la 9-an de decembro 1948, aktivisto pri homaj rajtoj.

En la jaro 1943 Raphael Lemkin formis vorton "ludo-bójstwo" (genocido) de polaj vortoj "lud" (popolo) kaj "zabójstwo" (murdo) kaj en la jaro 1944 la anglan vorton "genocide" de greke "genos" (popolo) kaj latine "caedere" (mortigi). Jam 1933 pro la sorto de la armenoj, li vojaĝis al Madrido al kongreso de juristoj de la Ligo de Nacioj por peti akcepti ĉarton kontraŭ ekstermado de kompletaj popoloj – sen sukceso. Sed ankoraŭ estis daŭronta 15 jaroj da ekstrema sufero de homaro, ĝis Ĝenerala Asembleo de la UNO akceptis preskaŭ neŝanĝitan ĉarton kontraŭ genocido, tion la juda juristo LEMKIN proponis al UNO en 1946. Li mortis en 1959 forgesita kaj malriĉigita en sia loĝejo en East Harlem NY, Usono.


Developed by StudentB