La redukto estas speco de kemia reakcio, en kiu elektronoj estas transmetitaj al molekulo. Ĝi okazas kune kun oksidiĝo.[1] Ambaŭ fenomenoj neniam okazas unu sen la alia, kaj ili kune nomiĝas redoksa reakcio. Substanco, kiu en reakcio fordonas elektronojn, oksidiĝas, substanco elektronojn akceptanta, reduktiĝas.