En zoologio, la Regulo de Bergmann estas ekogeografia regulo, kiu respondigas latitudon kun korpomaso ĉe animaloj.[1] Oni asertas larĝe ke ene de specio la korpomaso pliiĝas laŭ la latitudo kaj pli malvarma klimato, aŭ ke ene de tre rilataj specioj kiuj diferencas nur rilate la grandon oni povus antaŭvidi ke la pli granda specio troviĝas je pli alta latitudo. La regulo nomiĝas laŭ germana biologo de la 19a jarcento, nome Christian Bergmann, kiu unua formulis la regulon en 1847. La regulo estas ofte aplikata nur al mamuloj kaj birdoj (endotermiko), sed kelkaj fakuloj aplikas ĝin ankaŭ en studoj de ektotermikaj specioj.[2] La Regulo de Bergmann estas polemikiga inter fakuloj kaj ties valido estas pridisputata,[3] kaj estas divido inter sciencistoj pri ĉu la regulo estu interpretata ene de specivariado aŭ por interspecia variado.[1] Kvankam kelkaj meĥanismoj sugestis klarigon de la regulo ne estas ankoraŭ klara ekspliko.