Rejno | |
---|---|
almara rivero • akvovojo • Nacia akvovojo (Germanujo) • rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 1 239 km |
Akvokolekta areo | 218 300 km² |
Averaĝa trafluo | 2 300 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 2 344 m |
- Koordinatoj | CH1903: 694461 / 165326 (mapo)46.63258.6722222222222 |
Enfluejo | Norda Maro |
- Alteco | (delto) 0 m |
- Koordinatoj | 51° 58′ 52″ N, 4° 4′ 54″ O (mapo)51.9811111111114.0816666666667 |
Geografio | |
Alfluantoj | Aro, Majno kaj aliaj |
Rivero en Eŭropo | |
Rejno (germane Rhein [rajn], france Rhin, nederlande Rijn [rejn]) estas riverego, kiu fluas de la Kantono Grizono ĉe la Svisaj Alpoj en Svislando, laŭlonge de la landlimo kun Liĥtenŝtejno kaj Aŭstrio al Bodenlago, tiam laŭlonge de la svisa kaj germana limoj ĝis Bazelo kaj de tie tra Germanio precize tra la regiono nomita Rejnlando tuŝante Francion ĝis Nederlando, kie ĝi enfluas en la Nordan Maron. Ĝi formas parton de la landlimo inter Germanio kaj Francio.
Rejno entute havas longecon de ĉirkaŭ 1239 km, 883 el tio estas uzeblaj por la grandŝipirado. La averaĝa forflua kvanto tuj antaŭ la river-delto estas 2300 m³/s. Tiele ĝi estas la dua plej longa rivero en Centra kaj Okcidenta Eŭropo (post Danubo) pro ties ĉirkaŭ 1230 km,[1][2] kun averaĝa forflukvanto de ĉirkaŭ 2900 m³.
La plej granda iam-mezurita forflukvanto estas 12000 m³/s (inundo 1926), la malplej granda 600 m³/s (somero 1947).
La menciitaj etnolingvaj nomoj de Rejno ĉiuj havas sian komunan originon en hindeŭropa radiko signifanta «flui» (komparu la grekan ῥεῖν rheĩn «flui», hispanan río «rivero»), kaj eble devenas rekte de la rivernomo unue uzata de keltaj triboj. La romianoj nomis la fluon Rhenus.
La longeco de la rivero dum jardekoj estis erare indikata je 1320 km pro simpla interŝanĝo de ciferoj en la 1920-aj jaroj, informo, kiu poste estis ĉiam kopiita. La eraron malkovris germana geografia instituto en marto 2010.[3]
Rejno kaj Danubo formis plej el la norda interna limo de la Romia Imperio kaj, ekde tiam, Rejno estis ŝlosila kaj navigebla akvojoj kiu transportis komercon kaj varojn tre interne en la eŭropa kontinento. Multaj kasteloj kaj fortifikaĵoj laŭlonge de Rejno atestas pri ties gravo kiel akvovojo en la Sankta Romia Imperio. En moderna epoko, ĝi iĝis simbolo de germana romantika naciismo. En 2002 la kulturpejzaĝo de la Rejn-valo inter Koblenz kaj Bingen estis registrita en la Monda Heredaĵo de UNESKO.