Reptilioj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Reptilioj
Troveblo de fosilioj: Karbonio - ĉi-epoko

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Infrafilumo: Makzeluloj Gnathostomata
Superklaso: Kvarpieduloj Tetrapoda
Grandklaso: Amniuloj Amniota
Klaso: Reptilioj Reptilia
Laurenti, 1768
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Reptilioj, de Nouveau Larousse Illustré , 1897-1904, rimarku la inkludon de amfibioj (sub la krokodiloj)

Reptilioj (Reptilia)[1] estas klaso de vertebruloj, kiu enhavas la nuntempajn testudojn, krokodilojn, serpentojn, lacertojn kaj tuatarojn, ties formortintajn parencojn, kaj kelkaj el la formortintaj prauloj de mamuloj. Pro sia evolucia historio kaj la diverseco de formortintaj formoj, la valideco de la klaso ne estas jam universale eltenita en sciencaj fakaj etosoj, kvankam en la praktiko, ĝi restas uzata de kelkaj biologoj kaj plej mezedukitaj homoj, ĉefe ĉe amaskomunikilaro. La studado de reptilioj, historie kombinita kun tiu de amfibioj, estas nomata herpetologio.

Temas pri vertebruloj, kun ŝanĝiĝanta korpotemperaturo, spirantaj per pulmoj. Kelkaj estas senpiedaj (sed descendaj de kvarpieduloj), aliaj posedas kvar mallongajn krurojn, tial ili rampas ĉe la tero kaj estas komunuze nomataj rampuloj pro ĉi tiu kvalito. Reptilohaŭto estas seka kun malgranda nombro da glandoj, epidermo tre korniĝinta; ĝi estas ŝatata por produktado de valizoj.

Reptilioj estas tetrapodoj kaj amniuloj, bestoj kies embrion ĉirkaŭas amnia membrano, kaj membroj de la klaso Sauropsida. Modernaj reptiloj loĝas ĉe ĉiuj kontinentoj kun la escepto de Antarkto. Hodiaŭ ilin reprezentas kvar travivintaj ordoj:

Malkiel amfibioj, reptiloj ne havas akvolarvan etapon. Plej multe reptiloj estas ovo-demetuloj, kvankam kelkaj specioj de skvamuloj estas vivonaskuloj, kiel estis kelkaj formortintaj akvokladoj[2] —la feto disvolviĝas ene de la patrino, enhavante placenton pli ol ovokonko. Kiel amniuloj, reptiliaj ovoj estas ĉirkaŭataj de membranoj por protektado kaj transporto, kiuj adaptigis ilin al reproduktado sur seka tero. Multaj el la vivonaskaj specioj nutras siajn fetojn tra variaj formoj de placentoj similaj al tiuj de mamuloj, kaj kelkaj havigas komencan zorgon al siaj idoj. Vivantaj reptilioj gamas laŭgrande el eta geko, Sphaerodactylus ariasae, kiu povas kreskiĝis nur ĝis 17 mm al la Mara krokodilo, Crocodylus porosus, kiu povas atingi ĝis 6 m de longo kaj pezas ĉirkaŭ 1000 kg.

  1. reptilioj en vortaro.net
  2. Sander, P. Martin. (2012). “Reproduction in early amniotes”, Science 337 (6096), p. 806–808. doi:10.1126/science.1224301. 

Developed by StudentB