|
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al stilogvido.
La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon. |
| Ĉi tiu artikolo temas pri arto paroli kaj konvinki. Por esperantlingva libro rigardu la paĝon Retoriko (libro). |
Retoriko (greka: ρήτωρ, rhētōr) aŭ oratorarto, estas la arto konvinki kaj persvadi homojn per trafa kaj elokventa publika parolado aŭ skribado[1]. La radiko de la vorto devenas de la greka ῥητορικὴ [τέχνη] kiu plimalpli signifas 'parolarto'. La origina signifo de la vorto retoriko - la scienco pri elokventeco - poste etendiĝis al la teorio de argumentado.
Oni povas kompreni retorikon kiel:
- Esprimi sin parolante por konvinki aliajn (retoriko kiel aktiveco). Retoriko kiel aktiveco estas la baza homa faraĵo kaj observeblas ĉiam en ĉiuj kulturoj.
- La arto, en kiu oni studas kaj okupiĝas pri konvinka paroleco, ĉi-sube stilistiko, argumentado, estetiko (retoriko kiel fako). Retoriko kiel fako estas specifa historia tradicio, kiu ligiĝas al specifaj kulturoj en Eŭropo kaj iliaj kolonioj, ĉefe en Nordameriko. Estis en la antikva Ateno (en la kvara jarcento a.K.E, ke oni unue komencis diskuti la arton de konvinkeco sub la nomo retoriko. Eŭropa retoriko komenciĝis en la antikva Grekio, en la lernejoj de la sofistoj, kiuj praktikis elokventecon kaj kolektis stilajn kaj gramatikajn regulojn. Retoriko disvolviĝis sub la influo de Aristotelo, Cicerono kaj Kvintiliano .
- En ĉiutaga lingvo, la vorto retoriko ofte uziĝas kiel parola formo kontraste al enhavo ("nur estas retoriko", "malplena retoriko"). Tiu uzado rilatas al la malnova klasika diskuto inter retoriko kaj filozofio (Platono) kaj parte al la okupiĝo pri naivecaj kaj neartaj diraĵoj de la romantikisma periodo.
- ↑ (en) "Rhetoric - Examples and Definition of Rhetoric", Literary Devices, la 10-an de julio 2013.