La reveno al Ciono (en hebrea: שִׁיבָת צִיּוֹן or שבי ציון, Shivat Tzion aŭ Shavei Tzion, laŭvorte 'Cionrevenintaj') estas okazaĵo registrita en la libroj Ezra–Neĥemja de la Hebrea Biblio, en kiu la Judoj de la Reĝlando de Judujo —subigitaj de la Nov-Babilona Imperio — estis liberigitaj el la Babilona kaptiteco post la persa konkero de Babilono. En 539 a.n.e., la persa reĝo Ciro la 2-a publikigis la Edikto de Ciro permesante la Judojn reveni al Jerusalemo kaj al la Judeo, kiu iĝis memrega juda provinco dum la nova Persa Imperio.
Dekomence, ĉirkaŭ 50 000 judoj revenis al Judujo, dum plimulto restis en Babilono. Poste, nekonata nombro de ekzilitoj revenis el Babilono kun Ezra mem. La reveno de la elterigitoj al Judujo dum la sekvaj 110 jaroj estas konata kiel reveno al Ciono, okazaĵo kiu dumlonge inspiris al postaj judoj.