Rizo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Viro laboranta en rizokampo | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
Rizo estas genro (Oryza) de unujaraj tropikaj, marĉaj herboj el la familio de la poacoj. Ĝiaj grajnoj estas la ĉefa cereala nutraĵo por duono de la homaro. La planto iĝas unu ĝis du metrojn alta kaj havas longajn mallarĝajn foliojn kaj unuflorajn spiketojn sur dense kunsidantaj branĉoj en 20–30 cm longa paniklo. La grajnoj estas tre malmolaj, kaj kiam oni preparas ilin, estas tre nutraj por homoj.
La vorto "rizo" (de la araba, الروز ar-rūz; siavice de la greka, ὄρυζα oryza)[1] referencas ĉefe la semon de la plantospecio "Oryza sativa" (azia rizo aŭ simple rizo) aŭ de "Oryza glaberrima" (afrika rizo). Temas pri cerealo konsiderata baza manĝaĵo en multaj kuirartoj de la mondo.[2]
La rizo estas la dua cerealo plej produktita en la mondo (741,5 milionoj da tunoj), malantaŭ maizo (1 000 milionoj de tunoj) kaj antaŭ tritiko (713 milionoj da tunoj).[3][4] Ĉar maizo estas produktita ankaŭ por multaj aliaj celoj krom la rekta konsumo fare de homoj, oni povus diri, ke rizo estas la plej grava cerealo en la homa manĝado kaj ke ĝi kontribuas tre efike al la kaloria postularo de la nuntempa homa dieto; ĝi estas fonto de unu kvinono de la kalorioj konsumitaj en la mondo.[5] Ekde 2008, oni faris porciumadon en kelkaj landoj pro la multekosteco de rizo.[6] En landoj kiel Bangladeŝo kaj Kamboĝo ĝi povas estis preskaŭ tri kvaronojn de la manĝobezonoj de la loĝantaro.[7] Oni rezervas multajn hektarojn al la kultivo de rizo en la mondo. Oni scias, ke 95 % de tiu kultivo etendiĝas inter la paraleloj 53º, norda latitudo, kaj 35º, suda latitudo.
La tradicia metodo de kultivo de rizo estas la inundado de la rizkampoj, dume aŭ poste de la plantado de la plantetoj. Tiu sipla metodo postulas zorgegan planadon, sed malpliigas la kreskon de fiherboj malpli fortikaj kiuj ne kreskiĝas kiam ili estas ene de akvo kaj tio ankaŭ malhelpas la infektojn. Eĉ se la inundado ne estas nepra por la kultivo de rizo, ĉiuj aliaj metodoj de irigacio postulas multe pli grandajn baraktojn por atingi efektivan kontrolon de la fiherboj kaj de aliaj plagoj dum la periodos de kresko kaj devigus ankaŭ diferencan traktadon pri la sterkigo de la grundo.
Rizo, kiu estas unukotiledona planto, estas kultivata normale kiel unujara planto, kvankam en la tropikaj mondoregionoj ĝi povas survivi kiel plurjara planto kaj povas produkti rikolton pere de burĝonoj eĉ ĝis dum tri dek jaroj.[8] La kultivo de rizo estas bone adaptata al landoj kaj mondoregionoj kie laborforto estas malmultekosta kaj krome estas alta pluvokvanto aŭ akvodisponeblo, ĉar temas pri kultivo kun grandaj postuloj kaj de laboristaro kaj de akvo. Kvankam la praaj specioj estas indiĝenaj de Azio kaj de kelkaj partoj de Afriko, jarcentoj de komerco kaj eksportado faris rizon tre komuna kultivaĵo en multaj kulturoj en la tuta mondo. Ĉiuokaze la preciza deveno de la rizo estas ankoraŭ celo de polemiko inter esploristoj; ĉefe oni diskutas ĉu temas pri Ĉinio aŭ Hindio.
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Cambridge
; $2