Robert BADINTER (naskiĝis la 30-an de marto 1928 en Parizo, mortis la 9-an de februaro 2024 en Parizo) estis franca advokato, universitatano, eseisto kaj politikisto.
Badinter estis prezidanto de la Konstitucia Konsilio de Francio. Li estas precipe konata pro sia batalo kontraŭ la efektiva ĝismorta puno kaj kontraŭ la mortpuno, kies abolicion li voĉdonigas en Francio la 30-an de septembro 1981 kiel "Garde des Sceaux" t.e. justicministro. Li estas konata ankaŭ, kiel aŭtoro de la nova punkodo (Francio), kaj li ankaŭ egaligis la aĝon de konsento por samseksemuloj kaj aliseksemuloj.
Lia unua edzino estis la aktorino Anne Vernon. Li edziĝis duan fojon kun la feminisma verkistino kaj profesoro pri filozofio, Élisabeth Badinter (unu el tri filinoj de Marcel Bleustein-Blanchet, fondinto de Publicis), kun kiu li havas tri infanojn[1].
Komence de 2009 li estas senatano kaj membro de la administra konsilio de IFRI - Franca Instituto pri Internaciaj Rilatoj[2].