George Roger WATERS (naskiĝis la 6-an de septembro 1943 en Great Bookham, Surrey, Anglio) estas angla basgitaristo, kantisto kaj verkisto, ĉefe fama pro sia partopreno en la rokgrupo Pink Floyd, kiun li kunfondis en 1965 kun la gitaristo kaj kantisto Syd Barrett, la klavaristo Richard Wright, la drumisto Nick Mason kaj la gitaristo Bob Klose. Post la foriro el la grupo de Syd Barrett, li iom post iom, ĉefe post la mondsukcesa albumo The Dark Side of the Moon, iĝis la gvidanto de la grupo (ĉefkantisto), sed forlasis ĝin en 1985. Li daŭrigis soloan karieron ĝisnune, koncertinte lastafoje kun la anoj de Pink Floyd dum la Live 8 en 2005. Lia lasta albumo Is this the life we really want? estis eldonita en 2017.