La Rom-Persaj aŭ Rom-Iranaj Militoj estis serio de konfliktoj inter ŝtatoj de la grek-romia mondo kaj du sinsekvaj persaj imperioj: la parta kaj la sasanida. Bataloj inter la Parta Imperio kaj la malfrua Roma Respubliko komenciĝis en -54;[1] militoj plu okazadis tra la daŭro de la Romia (kaj la frua Orient-Romia (Bizanca)) kaj Sasanida imperioj. Multe da vasalaj regnoj kaj aliancanaj nomadaj nacioj rolis kiel bufroŝtatoj kaj prokurantoj. La Rom-Persajn militojn finis la islama ekspansio, kiu faligis la Sasanidan Imperion kaj forprenis grandegajn teritoriojn de la Bizanca Imperio nelonge post la fino de la lasta milito inter tiuj.
Kvankam militoj inter romanoj kaj persoj okazadis tra sep jarcentoj, la limo inter la imperioj restis stabila krom kelkaj ŝanĝoj en la nordo. La armeoj de la du flankoj, kvankam komence malsimilaj je taktikoj, lernadis unu de la alia, kaj en la dua duono de la 6-a jarcento ili jam estis similaj kaj egalfortaj.[2]
La elĉerpado de resursoj por la Rom-Persaj Militoj fine montriĝis katastrofa por ambaŭ imperioj. La longaj kaj pliintensiĝantaj militoj de la 6-a kaj 7-a jarcentoj lasis ilin facile konkereblaj por la Raŝiduna Kaliflando. Iuj historiistoj rigardas la falon de la Sasanida Imperio kaj la orientaj provincoj de la Bizanca kiel la efektivan finon de la Antikva Epoko.