Romano estas literatura eposa proza verko, konsistanta el longa rakonto pri image elpensitaj aŭ aranĝitaj faktoj. Romano estas moderna formo de eposo, sed distinge de popola eposo, kie persono kaj popolanimo estas neapartigeblaj, la romano priskribas la vivon de persono kaj socian vivon kiel sendependajn realaĵojn. Plej ofte la romano utiligas du ingrediencojn: rolulo kaj medio, ekzemple Don Kiĥoto de la Manĉo, Robinsono kaj lia insulo ktp.
Romanoj povas esti: biografiaj, aventuraj, detektivaj, hororaj, sciencfikciaj. La vorto romano devenas de la vorto romanz, kiun oni uzis en Francio ekde la 12-a jarcento parolante pri verkoj skribitaj en popola lingvo (lingua romana) aŭ latinida kaj ne en la latina.
Romano estas literatura verko en prozo en kiu oni rakontas fikcian agadon ĉu tute ĉu parte kies celo estas okazigi estetikan plezuron al la legantoj per priskribo de interesaj okazaĵoj aŭ epizodoj, krom de roluloj, pasioj kaj kutimoj. Aliaj difinoj, kiaj tiu de la hispanlingva vortaro de la Real Academia Española, ĝenerale parolas pri simple "literatura rakonta verko de ia etendo" aŭ pri "literatura rakonto ĝenro kiu, kun antaŭaĵo ĉe la greklatina antikveco, disvolviĝas el la Moderna Epoko".[1] La romano distingiĝas pro sia malferma karaktero kaj sia kapablo enhavi diversegajn elementojn en kompleksa rakonto. Tiu malferma karaktero permesas al aŭtoroj grandan liberecon por enmeti rolulojn, krucigitajn historiojn aŭ subigitajn rakonterojn unu rilate al alia, prezenti faktojn en diferenca ordo al tiu en kiu okazis la rakontaĵoj aŭ inkludi en la rakonto tekstojn de diversa naturo: leteroj, administraj dokumentoj, legendoj, poemoj, ktp. Kompreneble tio ĉio okazas ĉefe dum la 20-a jarcento antaŭen. Tio havigas al la romana ĝenro pli grandan kompleksecon ol tiu prezentita de la aliaj rakontaj subĝenroj kiaj la novelo, la rakonto, la anekdoto, ktp.