Rozkruca Ordeno, AMORC

Rozkruca Ordeno, AMORC
emblemo
neprofitcela organizaĵo
karitata organizaĵo
nova religia movado Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1915 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo San-Joseo
Fondinto(j) Harvey Spencer Lewis vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Rozkruca Ordeno (1) – konata internacie sub la siglo AMORC [amork] (latine Antiquus Mysticusque Ordo Rosae Crucis, signifante Antikva kaj Mistika Ordeno de la Rozkruco) – estas internacia filozofia, inica kaj tradicia organizaĵo, kiu gardas kaj daŭrigas la esoteran, mistikan scion, kiun inicitoj transdonas jam de antikvaj tempoj. La Ordeno helpas homojn esplori la misterojn de la vivo, pli profunde koni sin mem, vivi en pli granda harmonio kun la Kosmo kaj aliaj homoj, kaj ekkoni la naturajn leĝojn kaj principojn necesajn por fariĝi majstroj en la Sankta Templo (fizika korpo) kaj laborantoj en la Dia Laboratorio (Naturo). AMORC estas nek religia nek politika organizo – ĝian membraron konsistigas viroj kaj virinoj de la plej diversaj religioj, politikaj ideologioj, filozofioj, rasoj, naciecoj kaj vivmanieroj.

La nomo "rozkruca" devenas de la oficiala simbolo de la Ordeno, rozo sur kruco. La rozkruca kruco ne estas religia simbolo kaj neniel rilatas al la kristana kruco – efektive, la krucosimbolo estis uzata jam dum jarcentoj antaŭ la apero de Kristanismo, i.a. en Egiptio (la Eklezio ne adoptis la krucon oficiale ĝis la 4-a j.c. – la simbolo de prakristanoj estis fiŝo). En rozkrucismo, la kruco reprezentas la fizikan homkorpon, dum la rozo reprezentas la disvolviĝantan animon. Do, la rozkruca simbolo klare ilustras la esencan duecon de la homo kaj la iom-post-ioman evoluon de la homa animo.


Developed by StudentB