S-Bahn estas nomo de sistemo de urba kaj apudurba fervojo, kiu estas parto de apudurba kaj urba amasa transporto. Nomo S-Bahn estas uzata en germanlingvaj landoj. La nomo devenas de la germana lingvo kiel mallongigilo de Stadtschnellbahn (urba rapidfervojo), Stadtbahn (urba fervojo) aŭ Schnellbahn (rapidfervojo).