Sadiq KHAN (naskiĝis la 8-an de oktobro 1970 en Londono, do nun 54-aĝa) estas brita politikisto. Li estas membro de la Brita Laborista Partio. La 9-an de majo 2016 li oficiale fariĝis la nova urbestro de Londono, sekvante la konservativulon Boris Johnson. Sadiq Khan havas pakistanajn familiajn radikojn, kaj estas la unua islama urbestro de Londono.