Sahle-Work Zewde | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
ሳህለወርቅ ዘውዴ | |||||
Naskiĝo | 21-an de februaro 1950 (74-jaraĝa) en Adisabebo, Imperio Etiopio | ||||
Religio | Etiopia Ortodoksa Eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Etiopio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Montpellier Lycée Guebre-Mariam (en) vd | ||||
Partio | senpartia vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto diplomato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sahle-Work Zewde, ankaŭ kiel Sahle-Uork Zeudé (en Amhara lingvo: ሳህለወርቅ ዘውዴ; n. la 21-an de februaro 1950 en Adis-Abebo) estas diplomato kaj la unua virino en la posteno de ŝtata prezidanto de Etiopio. Ŝi faris karieron de diplomato, kaj estis elektita prezidento unuanime fare de membroj de la Federacia Parlamenta Asembleo la 25-an de oktobro 2018[1]. Post sia inaŭguro, ŝi promesis redukti seksan malegalecon en Etiopio[1].
Dum ŝia aliĝo, Sahle-Work estis la sola ina ŝtatestro de Afriko kaj ŝi sukcedis prezidenton Mulatu Teshome, kiu eksiĝis antaŭ la fino de sia mandato[2].
En decembro 2019, Sahle-Work estis nomumita de Forbes la plej potenca virino de Afriko kaj la 93-a plej potenca virino en la mondo[3][4].