Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saksio (apartigilo) |
Saksio | |||||
---|---|---|---|---|---|
germane Sachsen aŭ Freistaat Sachsen, suprasorabe Swobodny stat Sakska | |||||
Federacia lando | |||||
Elaviadila foto de urbo Dresdeno | |||||
Flago | Blazono | ||||
federacia lando [+] | |||||
| |||||
Oficiala nomo: Freistaat Sachsen | |||||
Lando | Germanio | ||||
Federacia lando | Saksio | ||||
Distriktaroj | Dresden (ĝis la 1-a de marto 2012), Chemnitz, Leipzig | ||||
Distriktoj | 10 - Bautzen - Ercmontaro - Görlitz - Leipzig - Meißen - Mittelsachsen - Nordsachsen - Sächsische Schweiz-Osterzgebirge - Vogtland - Zwickau |
||||
Historiaj regionoj | 4 |
||||
Montaroj | Ercmontaro, Elba Grejsmontaro, Luzacia Montaro | ||||
Najbaras kun | 9 - Turingio Germanio - Saksio-Anhalto Germanio - Brandenburgio Germanio - Lubuŝa Provinco Pollando - Malsuprasilezia Provinco Pollando - Regiono Karlovy Vary Bohemio - Regiono Ústí nad Labem Bohemio - Regiono Liberec Bohemio - Bavario Germanio |
||||
Riveroj | 5 |
||||
Supermara alteco | 342 m ü. NHN [+] | ||||
Ĉefurbo | Dresdeno | ||||
- koordinatoj | 51° N, 14° O (mapo)51.0513.733333333333 | ||||
Plej alta punkto | Fichtelberg [+] | ||||
- koordinatoj | 50° N, 13° O (mapo)50.42944444444412.954166666667 [+] | ||||
Akvokolektejo | 18 415,66 km² (1 841 566 ha) [+] | ||||
Areo | 18 413,91 km² (1 841 391 ha) | ||||
Loĝantaro | 4 086 152 (decembro 2022) | ||||
Denseco | 221,9 loĝ./km² | ||||
Malneta enlanda produkto | 134,511 Mrd. EUR (2021) | ||||
Ŝuldoj | 5,552 Mrd. Euro (31-a de marto 2022) | ||||
Senlaboreco | 6,2 % (decembro 2023) | ||||
Regantaj partioj | CDU, Verduloj kaj SPD | ||||
Ministroprezidanto | Michael Kretschmer (CDU) (ekde ) |
||||
Prezidento de federacilanda parlamento | Matthias Rößler (CDU) | ||||
Parlamento | |||||
El 119 seĝoj ricevas: | |||||
Lasta baloto | 1-a de septembro 2019 | ||||
Sekvonta baloto | 1-a de septembro 2024 | ||||
Reprezento en Federacia Konsilio | 4 | ||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||||
ISO 3166 | DE-SN | ||||
Aŭtokodoj | Listo de aŭtokodoj | ||||
Landa Eo-asocio | Saksa Esperanto-Ligo | ||||
|
|||||
|
|||||
Saksio | |||||
Vikimedia Komunejo: Saxony | |||||
Retpaĝaro: sachsen.de | |||||
Saksio aŭ Saksujo estas federacia lando en la sudorienta parto de Germanio. Ĝia oficiala nomo estas Freistaat Sachsen (Freistaat = Republik = respubliko). Al Saksio limas la germanaj federaciaj landoj Brandenburgio (norde), Saksio-Anhalto (norde kaj nordokcidente), Turingio (okcidente), Bavario (sudokcidente) plus la ŝtatoj Ĉeĥio en la sudo kaj Pollando en oriento. Ĝi havas areon de 18 413 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 4 086 152 loĝantojn.
La nomo "Saksio" venas de la saksoj, antikva tribo kiu vivis en la nordokcidenta parto de la nuntempa germana teritorio, en la nuna Malsupra Saksio. Ili estis unu el la triboj kiuj konkeris Anglion kaj kunmergiĝis tie kiel Anglosaksoj. La nomo de la iama tiea duklando ŝoviĝis sudorienten, al la nuna Saksio, kiu tamen neniam estis loĝloko de la origina tribo kies nomon ĝi nun portas.
Saksio estas unu el la kvin t.n. Novaj federaciaj landoj de Germanio, kiuj apartenis al Germana Demokratia Respubliko de 1949 ĝis 1990 kaj aliĝis al Federacia Respubliko Germanio en la Germania reunuiĝo en 1990.