Sambo (muziko)

Muzikisto kun surdo kaj Caixa kaj dancistino de la sambolernejo Imperatriz Leopoldinense dum la karnavalo en Rio-de-Ĵanejro en 2008
Samba etoso en Rio-de-Ĵanejro en 1936.

Sambo (portugale: samba, prononcu ˈsɐ̃bɐ) estas la nomo aŭ prefikso uzata por stilo de brazila muziko, kiun oni plejparte ligas kun la urbo Rio-de-Ĵanejro, kiun oni tamen laŭ diversaj ritmaj variaĵoj muzikas kaj dancas en preskaŭ tuta Brazilo. Sambo estas la ĉefa termino por diversaj muziktipoj kiel ekzemple la samba urbano carioca,[1][2] la samba enredo de la karnavalaj paradoj, samba pagode ludataj en malgrandaj rondoj, la tradicia, kampara samba de roda[3] aŭ la baladeca samba canção.

La variaĵoj samba urbano carioca kaj samba de roda estis agnoskitaj kiel parto de la Nemateria Kultura Heredo de la Homaro fare de UNESCO,[4] inter la multaj aliaj formoj de sambo, ĉefe originiĝintaj en la subŝtatoj Rio-de-Ĵanejro kaj Bahia.[5][6][7]

Sambo estas ampleksa termino por multaj el la ritmoj kiuj komponas la plej bone konatajn brazilajn muzikajn ĝenrojn kiuj originiĝis en la afrikbrazilaj komunumoj de Bahia fine de la 19-a jarcento[8] kaj komence de la 20-a jarcento, kaj pluiĝis en sia disvolviĝo en la komunumoj de Rio-de-Ĵanejro komence de la 20-a jarcento.[9][10]

Havante siajn radikojn en la afrikbrazila Kandombleo,[11][12][13] same kiel en aliaj afrikbrazilaj kaj indiĝenaj popolaj tradicioj, kiel la tradicia Samba de Caboclo,[14][15] ĝi estas konsiderata unu el la plej gravaj kulturaj fenomenoj en Brazilo[16][17] kaj unu el la landaj simboloj.[18][19][20][21]

Jam ekzistinta en la portugala lingvo almenaŭ ekde la 19-a jarcento, la vorto "samba" estis dekomence uzita por referenci "popolan dancon".[22] Laŭlonge de la tempopaŝo, ĝia signifo etendiĝis ĝis "batukeca cirklodanco", nome dancostilo, kaj ankaŭ ĝis "muzika ĝenro".[22][23] Tiu procezo establiĝi kiel muzika ĝenro startis en la 1910-aj jaroj[24] kaj havis sian inaŭguran mejloŝtonon en la kanto "Pelo Telefone" (telefone), lanĉita en 1917.[25][26] Spite al la fakto esti identigita de siaj kreintoj, la publiko, kaj la brazila muzika industrio kiel "samba", tiu pionira stilo estis multe pli konektita laŭ la ritma kaj instrumenta vidpunkto al la maŝiŝo ol al la nuna sambo mem.[24][27][28]

Sambo estis moderne strukturita kiel muzika ĝenro nur fine de la 1920-aj jaroj[24][27][29] el la kvartalo Estácio kaj tuj etendiĝis al la kvartalo Oswaldo Cruz kaj ankaŭ al aliaj partoj de Rio pere de ĝia ĉeurba fervojo.[30] Nuntempe sinonime kun la ritmo de sambo,[31] tiu nova sambo alportis plinovigojn en ritmo, melodio kaj ankaŭ en temaraj aspektoj.[32] Ties ritma ŝanĝo bazita sur nova perkutinstrumenta modelo rezultis en pli "batukado" kaj sinkopa stilo[33] – kontraste kun la dekomenca "samba-maŝiŝe"[34] – notinde karakterizita per pli rapida tempo, pli longaj notoj kaj karakteriza kadenco multe for el la simplaj man-aplaŭdoj uzitaj ĝis tiam.[35][36] La "Estácio paradigma" ankaŭ plinovigis la formatadon de sambo kiel kanto, per sia muzika organizado en unua kaj dua partoj kaj en melodio kaj en vortumado.[28][37][38] Tiel, la sambistoj de Estácio kreis, strukturis kaj redifinis la urban kariokan sambon kiel ĝenron en moderna kaj finita maniero.[28] En tiu procezo de establado kiel urba kaj moderna muzikesprimado, la karioka sambo ĝuis la ŝlosilan rolon de la sambolernejoj, responsaj pri la difino kaj legitimigo definitiva de la estetikaj bazoj de ritmo,[39] kaj de la radielsendado, kiu ege kontribuis al la disvastigo kaj popularigo de la ĝenro kaj ties kantoverkistoj.[40] Tiel, sambo atingis ĉefan projekcion tra tuta Brazilo kaj iĝis unu el la ĉefaj simboloj de la brazila nacia identeco.

Citaĵo
 "Multaj grupoj kaj individuoj (nigruloj, ciganoj, Bahianoj, Kariokoj, intelektuloj, politikistoj, folkloristoj, klasikkomponistoj, francoj, milionuloj, poetoj – kaj eĉ usona ambasadoro) partoprenis, per pli granda aŭ pli malgranda persistemo, en la 'fiksado' de sambo kiel muzika ĝenro kaj ĝia naciigo".[41] 
Citaĵo
 "... la transformado de sambo en nacia muziko ne estis subita okazaĵo, iranta el subpremado al la laŭdo en malpli ol unu jardeko, sed la kronado de jarcenta tradicio de kontaktoj ... inter variaj sociaj grupoj klopode al invento de brazila identeco kaj de popola kulturo."[42] 

Iam krimigita kaj malakceptita pro sia afrik-brazilaj originoj, kaj laŭdifine laboristklasa muziko en siaj mitaj originoj, la ĝenro ankaŭ ricevis subtenadon el membroj de la supraj klasoj kaj de la landa kultura elito.[19][43][44][45]

Samtempe kun la establado kiel genezo de sambo,[27] la "Estácio paradigmo" pavimis la vojon por sia fragmentado en novaj subĝenroj kaj stiloj de kompono kaj ludado laŭlonge de la 20-a jarcento.[24][46] Ĉefe el la tiel nomita "ora epoko" de la brazila muziko,[47] sambo ricevis abundajn kategoriigojn, kelkaj el kiuj montras solidajn kaj bone akceptitajn derivitajn tendencojn – kiel la bossa nova, pagode, partidoalto, samba de breque, samba-canção, samba de enredo kaj samba de terreiro – dum aliaj kategorioj estas iomete pli malprecizaj – kiel samba do barulho (laŭvorte "brusambo"), samba epistolar ("perletera sambo") aŭ samba fonético ("fonetika sambo")[48] – kaj kelkaj iome pejorativaj – kiel sambalada,[49] sambolerosambão joia.[50]

La moderna sambo kiu aperis en la komenco de la 20-a jarcento estas hegemonie en varia 2/4 taktindiko [22] kun la konscia uzado de kantokoruso por batukada ritmo, kun variaj stancoj de deklameblaj versoj.[10][51] Ties tradician instrumentaron komponis perkutadaj instrumentoj kiel pandero, cuíca, tamburinoj, ganzá kaj surdo[52][53][54] kaj akompano – kies inspirado estas choro – kiel klasika gitaro kaj cavaquinho.[55][56]

En 2005 Unesko deklaris Samba de Roda kiel parto de Nemateria Kultura Heredo de la Homaro,[57][58] kaj en 2007, la Brazila Nacia Instituto pri Historia kaj Arta Heredaĵo deklaris Carioca samba kaj tri el ties variaĵoj – nome samba de terreiro, partidoalto kaj samba de enredo – kiel kultura heredo en Brazilo.[59][60][61][62] Ankaŭ, en 2018, la prefektejo de Salvador proklamis Samba Junino, konata ankaŭ kiel Samba Duro, urba variaĵo de sambo kiel parto de sia kultura heredo.[63][64]

  1. Lopes & Simas 2015, p. 182.
  2. Fenerick 2002, p. 86.
  3. Sandroni, Carlos (2010). "Samba de roda, patrimônio imaterial da humanidade". Estudos avançados. 24 (69): 373–388. doi:10.1590/S0103-40142010000200023 – via Scielo.
  4. UNESCO – Samba de Roda of the Recôncavo of Bahia (angle). Alirita 2023-01-31 .
  5. Carvalho, Caê Garcia (2015), "Samba de Roda e Identidade: um estudo comparativo da identidade regional mediada e catalisada pelo samba no Recôncavo e no Portal do Sertão", Territórios da Bahia: regionalização, cultura e identidade (EDUFBA): pp. 259–298, doi:10.7476/9788523220129.0011, (ISBN 9788523220129), http://dx.doi.org/10.7476/9788523220129.0011, retrieved 2023-01-31 
  6. Luiz Barbosa A Iminência do Samba: análise do processo de criação da coreografia O Samba do Criolo Doido ĉe EDUFU – Editora da Universidade Federal de Uberlandia, 2016 doi=10.14393/ufu.di.2019.3
  7. Sandroni, Carlos (2021-10-15), "When Did Samba Become Samba?", A Respectable Spell (University of Illinois Press): pp. 111–121, doi:10.5622/illinois/9780252044021.003.0007, (ISBN 9780252044021), http://dx.doi.org/10.5622/illinois/9780252044021.003.0007, retrieved 2023-01-31 
  8. (1995) “O samba-de-roda baiano em tempo e espaço.”, Interfaces 2 (1), p. 53–66. 
  9. Lopes & Simas 2015, p. 254.
  10. 10,0 10,1 Marcondes 1977, p. 684.
  11. (2015-09-30) “O Samba no Contexto do Candomblé”, LICERE – Revista do Programa de Pós-graduação Interdisciplinar em Estudos do Lazer' 18 (3), p. 275–304. doi:10.35699/1981-3171.2015.1140. 
  12. (1993) “Capoeira, Samba, Candomble, Bahia, Brasil”, 'Ethnomusicology' 37 (3), p. 449. doi:10.2307/851729. 
  13. Browning, Barbara. (1995) Samba : resistance in motion. Indiana University Press. ISBN 0-253-32867-5. OCLC 31374055.
  14. Motta Lody, Raul Giovanni da. (1977) Samba de Caboclo. Ministério da Educação e Cultura, Departamento de Assuntos Culturais, Fundação Nacional de Arte, Campanha de Defesa do Folclore Brasileiro. OCLC 616494221.
  15. Full Guide on Candomblé (2022). Arkivita el la originalo je 2023-05-09. Alirita 2023-01-31 .
  16. Lopes & Simas 2015, p. 9.
  17. Iphan 2014, pp. 9–10.
  18. Lopes 2019, p. 130.
  19. 19,0 19,1 Benzecry 2015, p. 43.
  20. Paranhos 2003, p. 109.
  21. Benzecry 2015, pp. 17–18.
  22. 22,0 22,1 22,2 Lopes & Simas 2015, p. 247.
  23. Frugiuele 2015, p. 105.
  24. 24,0 24,1 24,2 24,3 Lopes 2019, p. 112.
  25. Lopes & Simas 2015, pp. 219, 254.
  26. Reijonen 2017, p. 44.
  27. 27,0 27,1 27,2 Lopes & Simas 2015, p. 11.
  28. 28,0 28,1 28,2 Matos 2013, p. 126.
  29. Sandroni 2001, p. 80.
  30. Lopes & Simas 2015, pp. 138, 182.
  31. Reijonen 2017, p. 47.
  32. Paiva 2009, p. 39.
  33. Lopes & Simas 2015, p. 276.
  34. Paiva 2009, p. 36.
  35. Franceschi 2010, pp. 52–53.
  36. Marcondes 1977, pp. 708–709.
  37. Paranhos 2003, p. 85.
  38. Paiva 2009, p. 87.
  39. Paiva 2009, p. 38.
  40. Lopes & Simas 2015, p. 235.
  41. Vianna 1995, p. 151.
  42. Vianna 1995, p. 34.
  43. Lopes & Simas 2015, p. 183.
  44. Stockler 2011, p. 6.
  45. Iphan 2014, pp. 10, 15.
  46. Lopes & Simas 2015, p. 279.
  47. Mello & Severiano 1997, p. 241.
  48. Matos 2013, p. 127.
  49. Lopes & Simas 2015, p. 269.
  50. Lopes & Simas 2015, p. 271.
  51. Mello 2000, p. 215.
  52. Lopes & Simas 2015, p. 220.
  53. Bolão 2009, pp. 22–44.
  54. Santos 2018, pp. 107–109.
  55. Tinhorão 1990, pp. 296–297.
  56. Carvalho 2006, pp. 153–154.
  57. UNESCO – Samba de Roda of the Recôncavo of Bahia (angle). Alirita 2023-01-31 .
  58. (2010) “Samba de roda, patrimônio imaterial da humanidade”, Estudos Avançados 24 (69), p. 373–388. doi:10.1590/s0103-40142010000200023. 
  59. Iphan 2014, p. 23.
  60. Portal Iphan 2007.
  61. Uchôa 2007.
  62. Figueiredo 2007.
  63. (2018) “Samba Junino, Patrimônio Cultural da Cidade de Salvador: Uma Abordagem Histôrica e Contemporânea”, Pontos de Interrogação — Revista de Crítica Cultural (pt) 8 (2), p. 179–198. doi:10.30620/p.i..v8i2.5917. 204609201. 
  64. FGM – Prefeitura Municipal do Salvador. Alirita 2023-01-31 .

Developed by StudentB