San Pietro in Montorio estas preĝejo en Romo, Italio, kiu inkludas en sia korto la Tempietto (Templeto), malgranda martir-rememora tombo konstruita de Donato Bramante. La preĝejo estas ornamita pere de artaĵoj de elstaraj artistoj de la 16a kaj 17a jarcentoj. La unua kapelo en la dekstro enhavas pentraĵojn de Sebastiano del Piombo nome Vipado kaj Transfigurado (1516–1524). Michelangelo, kiu amikiĝis kun Sebastiano en Romo, havigis figurojn kiuj estis aligitaj en la Vipado. La kvara kapelo havas plafonan freskon de Giorgio Vasari. Kvankam ne estas tomba indikilo, tradicio diras ke Beatrice Cenci — ekzekutita en 1599 pro la murdo de ŝia perfortema patro kaj famigita inter aliaj de Percy Bysshe Shelley — estas enterigita aŭ en tiu kapelo aŭ sub la ĉefaltaro.