Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Kolombio nomita Santiago de Cali (Kalio). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilojn Santiago kaj Kalio (apartigilo). |
Kalio | |||
hispane Santiago de Cali | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Santiago de Cali | |||
Deveno de nomo: La nomo venas de Jakobo la pli aĝa (hispane Santiago el Mayor) kaj de la indiĝena kulturo Calima | |||
Moto: La Muy Noble y Muy Leal Ciudad (his. La Tre Nobla kaj Lojala Urbo) | |||
Kromnomo: La Sultanino de la Valo, La Filio de la Ĉielo, La Sporta Urbo de Ameriko, La Monda Ĉefurbo de la Salso | |||
Lando | Kolombio | ||
---|---|---|---|
Departemento | Valo de Kaŭko | ||
Regiono | Anda Regiono | ||
Historia regiono | La Granda Kaŭko | ||
Montaro | Okcidentala Montoĉeno | ||
Konataj lokoj | Preĝejo La Ermito, Kapelo de Sanktulo Antonio, Altaĵo de la Tri Krucoj | ||
Konstruaĵoj | 9
| ||
Rivero | Kalio Rivero | ||
Situo | Kalio | ||
- alteco | 995 m s. m. | ||
- koordinatoj | 3° 27′ 0″ N 76° 32′ 0″ U / 3.45000 °N, 76.53333 °U (mapo) | ||
Areo | 562 km² (56 200 ha) | ||
Loĝantaro | 2,068,386 (2005) | ||
Denseco | 187,48 loĝ./km² | ||
Fondita | 25 de julio de 1536 | ||
Estro | Rodrigo Guerrero (sendependa) | ||
Horzono | UTC (UTC-5) | ||
Telefona antaŭkodo | 2 | ||
Situo enkadre de Kolombio
| |||
Situo de Kalio en la Departemento de Valo de Kaŭko
| |||
Situo enkadre de Sud-Ameriko
| |||
Vikimedia Komunejo: Santiago de Cali | |||
Retpaĝo: Cali.gov.co | |||
Portalo pri Kolombio | |||
Cali, oficiala nomo Santiago de Cali (esperantigita kiel Kalio[1][2] aŭ Kaliurbo) estas la ĉefurbo de la departemento de Valo de Kaŭko kaj la tria plej granda urbo de Kolombio, post Bogoto kaj Medeĝino.
Kiel departementa ĉefurbo ĝi loĝigas la sidejojn de la Gubernio de la Valo de Kaŭko, de la Departementa Asembleo, de la Departementa Tribunalo, de la Ĝenerala Prokurorejo kaj de aliaj ŝtataj institucioj. Ankaŭ ĝi estas sidejo de oficialaj kompanioj kiel la municipa EMCALI.
Kalio estis fondata en 1536 kaj kvankam ĝi estas unu el la plej antikvaj urboj el Ameriko, nur ĝis la jardeko de 1930 akceliĝis ĝia disvolvo ĝis fariĝi unu el la plej gravaj ekonomiaj kaj industriaj ĉefurboj el Kolombio kaj la ĉefa urba centro, kultura, ekonomia, industria kaj agrara el la sud-okcidenta parto el Kolombio.