Sara Montiel

Sara Montiel
Persona informo
Naskonomo María Antonia Alejandra Vicenta Elpidia Isidora Abad Fernández
Aliaj nomoj Sara Montiel
Naskiĝo 10-an de marto 1928 (1928-03-10)
en Campo de Criptana
Morto 8-an de aprilo 2013 (2013-04-08) (85-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo Sudden cardiac death (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Tombo San Justo Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Anthony Mann (en) Traduki (1957–1963) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
filmaktoro
vedette (en) Traduki
kantisto
diskografa artisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Sara Montiel

María Antonia Abad Fernández, konata en la artaj medioj kiaj Sara Montiel (Campo de Criptana, Ciudad Real, 10-a de marto de 1928 kaj mortis en Madrido je 8-a de aprilo de 2013); aktorino de kino kaj kantistino hispana.

Sara Montiel estis unu el la plej belaj aktorinoj de la hispana kino, danke al roloj melodramaj kaj seksalloga kanto- kaj vesto-manieroj. Ŝi estis sukcesa komerce ĉefe en la jardekoj de la 1950-aj jaroj kaj 1960-aj jaroj kaj protagonistis aŭ partoprenis en ĉirkaŭ 60 filmoj, el kiuj kelkaj ege monproduktaj internacie. Ŝi sukcesis ankaŭ en Hollywood, kie ŝi laboris ĉe inter aliaj Gary Cooper, Burt Lancaster, Joan Fontaine, Mario Lanza, Vincent Price, Charles Bronson...

Ŝia unua grava rolo estis en Locura de amor (1948), sukceso de Juan de Orduña protagonistigita de Aurora Bautista kaj Fernando Rey, kaj poste La mies es mucha, Pequeñeces kaj El capitán Veneno (1951) de Luis Marquina, protagonistigita de Fernando Fernán Gómez.

En la merkato holivuda ŝi ludis rolojn de hispandevenaj pasiaj virinoj dum la 1950-aj jaroj. Poste revenis al Hispanio kie ludis kaj kantis en la filmo El último cuplé (1957) de Juan de Orduña, unu el ŝiaj plej famaj sukcesoj, pro sia bastona kaj susura kantostilo. Dum la 1970-aj jaroj kaj la hispana transiro, kiu estis komencigo de pli seksomontra kinepoko, Sara Montiel abandonis la kinludadon kaj koncentriĝis en kantado.

Ŝajne ŝi havis ege multnombran amvivon.

Ŝi ricevis la Ormedalon de la Kinakademio de Hispanio en 1997.


Developed by StudentB