Sciencfikcio estas ĝenro de literaturo kaj kinarto pri okazaĵoj en iugrade probabla mondo, plej ofte estonteco aŭ malproksima pasinteco, sed foje ankaŭ en la nuno (aŭ en paralela mondo aŭ eĉ en ĉi tiu). Ofte ĝi prifilozofiumas aŭ kritikas hodiaŭan socion.
Literature, ĝi estas larĝa literatura ĝenro inkludita en la superĝenra "spekulativa literaturo", kiu ofte traktas la priskribon de estontaj fikciaj intrigoj tra la evoluo de ekzistantaj ideoj kaj tendencoj en la kampoj de scienco, teknologio, ekonomiko kaj arto kaj iliaj implicoj por la estonteco de la homaro. Sciencfikcia verkisto Robert Heinlein tiele koncize difinis la ĝenron:
Realisma hipotezo pri eblaj estontaj eventoj, solide bazita sur scio kaj rekono de la reala mondo, pasinta kaj nuna, kaj kun kompreno de naturo kaj la graveco de la scienca metodo. [1]
La termino devenas de la anglalingva science fiction [SAJens FIKŝn], origine scientifiction [sajentiFIKŝn]; la termino lanĉita de Hugo Gernsback en sia revuo Amazing Stories en 1926. Internacie, la anglalingva termino "science fiction" disvastiĝis en multajn lingvojn; en la itala, tamen, oni diras fantascienza, kaj la Esperanto-poeto William Auld proponis en Esperanto la analogan vorton fantascienco, kiu tamen ne enradikiĝis.
Kvankam multaj tendencas konfuzi sciencfikcion kun fantazio aŭ trakti la du ĝenrojn kiel unu pecon, tamen la du malsamas unu de la alia, precipe en la bazo de la intrigo: sciencfikcio estu bazita sur faktoj, aŭ almenaŭ sur fikcioj kiuj aspektas kiel faktoj, kaj sciencaj leĝoj aŭ ekzistinta historia realeco kiuj estas evoluitaj per la imago de la verkisto, male al fantasto, kiu ne postulas tian logikon kaj tute okazas en esence imaga mondo. Tamen, ekzistas verkoj kies klasifiko ne estas klara al unu el la ĝenroj. Ekzistas kelkaj oftaj eraroj koncerne sciencfikcion:
Sciencfikcio ekestis kiel reago al la socia ŝanĝo efikita de la scienco kaj tekniko de industria revolucio dum la 19-a jarcento. La romano Frankenstein de la anglino Mary Shelley, publikigita en 1818, estas foje rigardata kiel la unua vere sciencfikcia romano, kaj fine de la jarcento transprenis la taskon unue la franco Jules Verne kaj poste la anglo H. G. Wells. Aŭtoroj eksterpoligis onten la principojn kies efikon ili spertis. Ili ankaŭ priskribas imagajn sociojn (utopioj kaj distopioj) rezultintaj el malsamaj kondiĉoj.
Subĝenro temas pri kosmoesplorado. En tiu fariĝas tre okulfrapa kaj solvenda la problemo pri tio, per kiu lingvo parolu la eksterteranoj. Ofte oni sendeviĝas de ĝi enkondukante iun formon de universala tradukilo.
La limoj de la ĝenro ne estas klaraj. Foje verkaĵoj markitaj "scienc-fikciaj" estas vere aventuraĵoj en pli ekzotika ejo aŭ filozofiaj eseoj perrakontigitaj.