Scooby-Doo | |
---|---|
plurkomunikila serio | |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | Detektiva fikcio, animacio, humuro, mistero, teruro |
Kreita de | William Hanna, Joseph Barbera |
Reĝisoro | Joe Ruby, Ken Spears (originalaj epizodoj) |
Amplekso | |
Daŭro sen reklamoj | po 22 minutoj en epizodo |
Elsendo | |
Unua elsendo | la 13-an de Septembro de 1969 – nuntempe |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
Scooby-Doo [Skubi-Du] estas usona animacia franĉizo, enhavanta multajn animaciajn televidajn seriojn produktitajn de 1969 ĝis la nuntempo, kaj ankaŭ multajn filmojn. Joe Ruby kaj Ken Spears kreis la originan televidserion Scooby-Doo, Where Are You! por Hanna-Barbera Productions en 1969.
Ĉi tiu sabatmatena serio prezentis kvar junulojn: Fred Jones, Daphne Blake, Velma Dinkley, Norville "Shaggy" Rogers kaj parolantan brunan danhundon nomatan Scooby-Doo, kiuj solvas, per serio de spuroj, misterojn implikantajn fantomojn aŭ supernaturajn kreitaĵojn. En la fino de ĉiu epizodo, tiuj transtombaj okazaĵoj havas logikan klarigon — ĝenerale maskita krimulo kiu fortimigas homojn por plenumi siajn fiagojn.
Sekvante la sukceson de la originala serio, Hanna-Barbera kaj ĝia posteulo Warner Bros. Animation produktis multajn sekvantajn animaciajn seriojn kaj plurajn rilatajn verkojn, inkluzivante serion de filmojn, kaj tri kinofilmojn [1], produktitajn de Warner Bros. Ĉiu versio de Scooby-Doo prezentas etajn malsamajn variaĵojn je la supernatura temo de la franĉizo, kaj inkluzivas personojn kiel Scooby-Dum, la kuzo de Scooby, kaj lia nevo Scrappy-Doo, kiu fojfoje anstataŭis iujn personojn, kiel Velma aŭ Fred.
Inter la jaroj 2004 kaj 2005, Scooby-Doo posedis la mondan rekordon laŭ Guinness kiel la animacia serio kun la plej granda nombro de epizodoj, tamen ĝi estis superita de aliaj usonaj serioj kiel La Simpsonoj.[2]